Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Gerda malaperis!

Proksimuma verkojaro: 1983

Kreis la Esperantan tekston: Piron

Gerda mal'aper'is

Rakont'o de Claude Pir'o'n.

Ĉapitr'o 1 (Unu)

(En universitat'a restoraci'o)

Tom:

Salut'o'n, Lind'a.

Lind'a:

Salut'o'n, Tom.

Tom:

Dir'u al mi: kiu est'as tiu?

Lind'a:

Kiu?

Tom:

Tiu alt'a, blond'a, jun'a vir'o...

Lind'a:

Kiu?

Tom:

Tiu, kiu sid'as en la angul'o.

Lind'a:

Ho, tiu!

Tom:

Jes, tiu.

Lind'a:

Mi ne sci'as. Mi ne sci'as, kiu li est'as. Nov'a student'o, ver'ŝajn'e.

Tom:

Li est'as tut'e sol'a.

Lind'a:

Ne. Rigard'u. Bel'a knab'in'o ir'as al li.

Tom:

Ne bel'a. Jun'a, ebl'e, sed ne bel'a. Nur vi est'as bel'a, Lind'a.

Lind'a:

Tom, kar'a! Kio okaz'as al vi? Ebl'e vi labor'as tro mult'e, kaj...

Tom:

Neni'o special'a okaz'as al mi. Kaj mi ne labor'as tro mult'e. Fakt'e, mi labor'as mal'mult'e nun. La ver'a demand'o est'as: kio okaz'as al vi, Lind'a? Nur vi est'as ver'e bel'a.

Lind'a:

Nu, nu...

Tom:

Est'as fakt'o. Nur vi est'as bel'a, Lind'a. Mi est'as sincer'a. Ven'u kun mi!

Lind'a:

Sed...

Tom:

Ven'u. Al la grand'a spegul'o. Rigard'u. Jen est'as Lind'a, la plej bel'a vir'in'o en la mond'o, la plej bel'a vir'in'o en la tut'a mond'o.

Lind'a:

Kaj jen est'as Tom, la plej mal'serioz'a knab'o en la tut'a universitat'o.

Ĉapitr'o 2 (Du)

Lind'a:

Tom!

Tom:

Kio okaz'as al vi? Vi est'as pal'a! Bel'a, sed pal'a.

Lind'a:

Tom! Ne rigard'u!

Tom:

Kio okaz'as?

Lind'a:

Strang'e! Okaz'as io strang'a, io tre strang'a. Tiu ul'o, tiu nov'a student'o... Ne, ne, mi pet'as vi'n, ne rigard'u. Est'u diskret'a.

Tom:

Diabl'e! Dir'u al mi. Kio est'as tiu mister'o?

Lind'a:

Li'a man'o ag'as strang'e. Rigard'u, se vi vol'as, sed plej diskret'e. Turn'u vi'n iom'et'e, ebl'e, sed tut'e natur'e. Li ne vid'u, ke vi rigard'as al li.

Tom:

Vi prav'as. Io strang'a okaz'as. Dum ŝi ne rigard'as al li — ŝi nun rigard'as al la grand'a spegul'o — li'a man'o iom post iom, tre tre mal'rapid'e, proksim'iĝ'as al ŝi'a tas'o...

Lind'a:

Est'as io en li'a man'o.

Tom:

Mi ne vid'as. Li est'as tro mal'proksim'a. Diabl'e! Tiu alt'a fort'a knab'o nun star'as inter ili kaj mi. Mi ne plu vid'as.

Lind'a:

Sed mi vid'as. Mi vid'as bon'e. Mi vid'as tre bon'e. Mi vid'as tut'e bon'e. Ej!

Tom:

Kio okaz'as?

Lind'a:

Ŝi rigard'as al li nun, kaj li'a man'o halt'as.

Tom:

Kaj kio plu? Dir'u al mi!

Lind'a:

Nun li parol'as al ŝi. Li montr'as al la pord'o.

Tom:

Ebl'e li vol'as, ke ŝi rigard'u al ali'a direkt'o, ke ŝi ne plu rigard'u al li.

Lind'a:

Prav'e, tut'e prav'e. Jen ŝi rigard'as al la pord'o. Li plu parol'as kaj parol'as. Dum ŝi ne rigard'as al li'a direkt'o, li'a man'o plu proksim'iĝ'as al la tas'o. Ej!

Tom:

Kio? Kio okaz'as?

Lind'a:

Li'a man'o re'ven'as, tut'e diskret'e, kvazaŭ tut'e natur'e.

Tom:

Ĉu est'as io en li'a man'o?

Lind'a:

Neni'o plu. Sed tut'e cert'e nun est'as io en ŝi'a tas'o.

Ĉapitr'o 3 (Tri)

Bob:

Diabl'e! Kio okaz'as? Vi aspekt'as kiel spion'o'j. Ĉu mi pov'as sid'i kun vi?

Lind'a:

Salut'o'n, Bob.

Tom:

Bon'a'n tag'o'n, Bob.

Bob:

Bon'a'n tag'o'n, Lind'a. Bon'a'n tag'o'n, Tom. Pardon'u, ke mi ne salut'is vi'n tuj.

Lind'a:

Ne grav'as. Nun vi salut'is, kaj ni pardon'as vi'n.

Bob:

Ĉu vi permes'as, ke mi sid'u ĉe vi'a tabl'o?

Lind'a:

Kompren'ebl'e, vi sid'u kun ni.

Bob:

Mi tamen ne vol'as est'i mal'diskret'a. Ebl'e Tom parol'as pri am'o kaj prefer'as est'i sol'a kun vi.

Tom:

Mi ne parol'is pri am'o.

Lind'a:

Li nur dir'is, ke mi est'as la plej bel'a vir'in'o en la tut'a mond'o.

Bob:

Li prav'as. Tio ne est'as am'deklar'o, tio est'as simpl'a fakt'o.

Tom:

Prav'e. Simpl'a fakt'o.

Bob:

Nu, cert'e, Lind'a est'as tre bel'a, sed ne tio grav'as nun.

Lind'a:

Ne grav'as, ĉu? Ne grav'as, ke mi est'as bel'a, ĉu? Jen bel'a deklar'o!

Bob:

Pardon'u mi'n. Mi vol'as dir'i, ke io est'as pli grav'a.

Tom:

Kio? Pri kio vi parol'as? Kio est'as pli grav'a?

Bob:

Vi ne vid'is mi'n, dum mi proksim'iĝ'is al vi, sed mi vi'n rigard'is.

Lind'a:

Mi ne kompren'as, pri kio vi parol'as.

Bob:

Mi parol'as pri vi'a vizaĝ'o.

Lind'a:

Kio pri mi'a vizaĝ'o? Ĉu ĝi ne est'as bel'a?

Bob:

Ho jes, ĝi est'as bel'a, ĝi est'as la plej bel'a en la mond'o. Sed ĝi est'is mister'a!

Lind'a:

Mister'a? Ĉu mi'a vizaĝ'o est'is mister'a?

Bob:

Jes. Vi'a vizaĝ'o est'is mister'a. Fakt'e, vi'a'j vizaĝ'o'j est'is mister'a'j. Mister'a vizaĝ'o de spion'in'o ĉe mister'a vizaĝ'o de spion'o. Vi aspekt'is strang'e. Vi aspekt'is mister'e. Mi bon'e rigard'is vi'n, dum mi proksim'iĝ'is al vi, kaj est'is mister'a esprim'o sur vi'a vizaĝ'o, Lind'a, kaj ankaŭ sur vi'a, Tom. Kiel mi jam dir'is, vi aspekt'is kiel spion'o'j.

Ĉapitr'o 4 (Kvar)

Bob:

Dir'u al mi sincer'e, pri kio vi parol'is.

Tom:

Ni parol'is pri tiu ul'o.

Bob:

Kiu ul'o?

Tom:

Tiu vir'o ĉe la angul'o. Tiu jun'a vir'o.

Bob:

Pri kiu vi parol'as? Ĉu pri tiu blond'ul'o, kiu sid'as kun Gerda?

Lind'a:

Gerda! Vi do sci'as, ke ŝi'a nom'o est'as Gerda! Vi do kon'as ŝi'n!

Bob:

Nu, mi ne ver'e kon'as ŝi'n. Mi sci'as, kiu ŝi est'as. Tio est'as ali'a afer'o.

Lind'a:

Kiu do ŝi est'as?

Bob:

Sed vi ne respond'is al mi. Vi ne respond'is al mi'a demand'o. Ĉu ver'e pri tiu blond'a jun'ul'o vi parol'is?

Tom:

Jes. Pri li.

Bob:

Mi ne kon'as li'n. Mi neniam vid'is li'n antaŭ'e.

Lind'a:

Sed, dir'u al mi, kiu est'as tiu Gerda?

Bob:

Ŝi ven'is por instru'i. Tem'as pri io mister'a, fakt'e. Kript'aĵ'o'scienc'o.

Lind'a:

Kio? Kiel vi dir'is? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio est'as tio?

Bob:

Ĉu ver'e vi ne sci'as, kio est'as kript'aĵ'o'scienc'o? Oni dir'as ankaŭ “kript'o'grafi'o”.

Lind'a:

Ne. Mi ne sci'as. Mi tut'e ne sci'as. Ĉu vi sci'as, Tom?

Tom:

Ĉu tio ne est'as la art'o kompren'i, pri kio tem'as sekret'a mesaĝ'o?

Bob:

Prav'e. Jen ŝi'a fak'o. Fakt'e, ŝi'a fak'o est'as la mal'nov'a'j sekret'a'j lingv'o'j.

Tom:

Mi ne kompren'as. Kiu, en universitat'o, vol'as lern'i pri la mal'nov'a'j sekret'a'j lingv'o'j?

Bob:

Ankaŭ mi ne tut'e kompren'as. Est'is ide'o de Ronga, la profesor'o pri lingv'ist'ik'o. Li konsider'as, ke sekret'a'j lingv'o'j est'as aspekt'o de la art'o komunik'i, kaj ke ili do rilat'as al lingv'ist'ik'o.

Lind'a:

Ebl'e jes. Ebl'e li prav'as. Kaj tamen tiu ide'o est'as iom strang'a, ĉu vi ne konsent'as?

Bob:

Jes. Ĝi aspekt'is strang'e ankaŭ al mi, kiam oni parol'is pri ĝi.

Lind'a:

Ebl'e Ronga, la lingv'ist'ik'a profesor'o, nur dezir'is, ke bel'a vir'in'o kun'labor'u kun li. Ĉu ne est'as bon'a ide'o kun'labor'i kun bel'a knab'in'o, kiam tio est'as ebl'a?

Tom:

Mi jam dir'is al vi, ke ŝi ne est'as bel'a. Nur vi est'as bel'a.

Bob:

Mi ne konsent'as. Est'as fakt'o, ke Lind'a est'as tre bel'a, ke ŝi est'as la plej bel'a knab'in'o en la mond'o. Sed ankaŭ Gerda est'as bel'a, iom mal'pli bel'a, sed tamen bel'a; ĉu vi konsent'as?

Tom:

Tut'e ne. Por vi, ebl'e. Sed por mi ne. Por mi, nur Lind'a ekzist'as kiel bel'a vir'in'o.

Bob:

Ĉu vi vol'as dir'i, ke por vi Lind'a est'as la sol'a bel'a vir'in'o en la tut'a mond'o?

Tom:

Jes, por mi, Lind'a est'as la sol'a bel'a vir'in'o en la tut'a mond'o.

Bob:

Diabl'e! Vi ver'ŝajn'e am'as ŝi'n.

Ĉapitr'o 5 (Kvin)

Bob:

Nu, vi ankoraŭ ne dir'is al mi, kio okaz'is, dum vi spion'e rigard'is tiu'n par'o'n.

Lind'a:

Okaz'is io ver'e strang'a.

Tom:

Ver'e strang'a, fakt'e. En la man'o de tiu jun'ul'o est'is io.

Bob:

Kio?

Lind'a:

Ni ne pov'is vid'i. Io tre et'a. Mal'grand'a afer'o. Afer'et'o.

Tom:

Kaj dum ŝi ne rigard'is, li'a man'o al'proksim'iĝ'is al ŝi'a tas'o.

Lind'a:

Kaj kiam ŝi ek'rigard'is li'n, li'a man'o ek'halt'is.

Tom:

Tiam li montr'is i'o'n al ŝi. Evident'e, li dezir'is for'turn'i ŝi'a'n atent'o'n.

Lind'a:

Kaj li sukces'is. Li plen'e sukces'is. Ŝi rigard'is al la pord'o. Kaj dum ŝi rigard'is for, li'a man'o subit'e est'is super ŝi'a tas'o, dum unu sekund'o, ne pli, kaj tut'e natur'e re'ven'is. Mal'plen'a.

Bob:

Ĉu ĝi est'is plen'a antaŭ'e?

Tom:

Ne plen'a. Kompren'ebl'e, ĝi ne est'is plen'a. Sed est'is io en ĝi, kaj post kiam ĝi est'is dum sekund'o super la tas'o de Gerda, est'is plu neni'o en ĝi.

Lind'a:

Cert'e est'as iu mister'a substanc'o.

Tom:

Iu drog'o.

Bob:

Kiel vi pov'as sci'i, ke ne est'is tut'e simpl'e pec'o da suker'o?

Lind'a:

Li ne ag'us tiel kaŝ'e, se est'us nur suker'o.

Tom:

Ceter'e, ĉi tie ne est'as pec'a suker'o. Est'as nur pulvor'a suker'o, en suker'uj'o'j.

Bob:

Ebl'e li hav'is suker'pec'o'n en la poŝ'o kaj...

Tom:

Ĉu vi oft'e promen'as kun suker'pec'o'j en vi'a poŝ'o?

Bob:

Vi prav'as. Tiu ide'o est'as absurd'a. Tamen...

Lind'a:

Rigard'u! Jen ŝi ek'star'as, kaj ek'ir'as for.

Bob:

Ŝi ŝajn'as tut'e normal'a. Ver'ŝajn'e vi imag'is i'o'n dram'a'n, dum tem'as pri tut'e simpl'a, tut'e natur'a okaz'aĵ'o.

Ĉapitr'o 6 (Ses)

Tom:

Ĉu vi aŭd'is? Kio est'is tio?

Bob:

Jes, mi aŭd'is. Mi aŭd'is i'o'n.

Lind'a:

Ankaŭ mi aŭd'is strang'a'n bru'o'n, kvazaŭ iu fal'us en la koridor'o.

Bob:

Kvazaŭ ŝi fal'us.

Tom:

Mi hav'is la sam'a'n pens'o'n kiel vi. Ankaŭ mi pens'is tio'n. Ankaŭ mi pens'is: jen Gerda fal'as en la koridor'o.

Lind'a:

Ĉu ni ir'u vid'i?

Tom:

Kompren'ebl'e. Ni ir'u tuj.

Bob:

Mi ir'u kun Tom, sed vi rest'u ĉi tie, Lind'a. Observ'u tiu'n jun'ul'o'n, kun kiu Gerda parol'is, kaj kiu ebl'e met'is drog'o'n en ŝi'a'n kaf'o'n.

Lind'a:

Ĉu vi ambaŭ for'ir'as kaj mi rest'u tut'e sol'a? Mi iom tim'as.

Bob:

Ni ne hav'as la temp'o'n diskut'i. Ni dev'as ir'i vid'i tuj. Rest'u trankvil'e ĉi tie. Vi neni'o'n risk'as. Ven'u, Tom, ni ne perd'u temp'o'n.

Ĉapitr'o 7 (Sep)

(En la koridor'o)

Tom:

Jen ŝi est'as. Ni prav'is. Ŝi apenaŭ hav'is la temp'o'n al'ven'i ĝis la angul'o, jam ŝi fal'is. Vid'ebl'e, ŝi est'as ne'konsci'a. Ŝi perd'is la konsci'o'n kaj fal'is.

Bob:

Ĉu ŝi ankoraŭ viv'as?

Tom:

Jes. Ne tim'u. Ŝi perd'is la konsci'o'n, sed ŝi ne perd'is la viv'o'n. La kor'o bat'as. Ĝi bat'as mal'fort'e, sed tamen bat'as. Ŝi do viv'as. Ebl'e ŝi apenaŭ viv'as, sed ŝi viv'as.

Bob:

Kio'n ni far'u?

Tom:

Kio'n vi opini'as?

Bob:

Ŝajn'as, ke ŝi dorm'as.

Tom:

Ni dev'as inform'i la aŭtoritat'o'j'n. Tuj. Mi ir'os. Ili ebl'e decid'os vok'i doktor'o'n, kurac'ist'o'n, kaj almenaŭ tuj send'os fleg'ist'in'o'n. Cert'e est'as fleg'ist'in'o en ĉi tiu universitat'o, ĉu ne?

Bob:

Ver'ŝajn'e, sed mi ne sci'as cert'e. Mi est'as ĉi tie apenaŭ unu semajn'o'n.

Tom:

Nu, mi tuj ir'os inform'i ili'n. Rest'u ĉi tie kun ŝi. Sed ni unu'e met'u ŝi'n pli bon'e, ke ŝi kuŝ'u komfort'e, kun la pied'o'j pli alt'a'j ol la kap'o.

Bob:

Ĉu ver'e? Ĉu ver'e vi vol'as, ke ŝi kuŝ'u kun la pied'o'j pli alt'a'j ol la kap'o? Tio ne est'as komfort'a.

Tom:

Tamen, kiam iu perd'is la konsci'o'n, tio est'as la ĝust'a pozici'o, se mi bon'e memor'as, kio'n oni instru'is al mi.

Ĉapitr'o 8 (Ok)

En la universitat'a mem'serv'a restoraci'o, Lind'a sid'as kaj pens'as. Ŝi pens'as ne tre trankvil'e. Fakt'e, ŝi'a'j pens'o'j iĝ'as pli kaj pli mal'trankvil'a'j.

Ŝi observ'as la jun'a'n vir'o'n, kiu met'is i'o'n en la kaf'o'n de Gerda.

Ŝi pli kaj pli mal'trankvil'iĝ'as.

Tom kaj Bob est'as for jam long'e. Ili ne re'ven'as. Ĉu do ver'e okaz'is io al Gerda? Sed kio okaz'is? Ĉu io grav'a?

Lind'a observ'as la jun'ul'o'n kaj pens'as:

“Kio'n mi far'os, se li ek'star'os kaj for'ir'os?”

“Ĉu mi sekv'os li'n? Ĉu mi sekv'u li'n?”

“Kio'n mi far'u, se li ir'os ekster'e'n? Ĉu mi sekv'u li'n ekster'e'n? Ĉu mi sekv'u li'n ekster'e? Mi ne sci'as, kio'n mi far'u. Mi ne sci'as, kio'n mi far'os. Mi ne sci'as, ĉu mi sekv'os li'n aŭ ne.”

“Kaj se li for'ir'os en aŭt'o? Ĉu ankaŭ mi sekv'u li'n aŭt'e?”

“Jam est'as vesper'o. Baldaŭ ven'os nokt'o. Jes. Baldaŭ nokt'iĝ'os. Ĉu mi sekv'u li'n nokt'e?”

“Kaj eĉ se li ne ir'os ekster'e'n de la universitat'o, eĉ se li rest'os ĉi tie, ĉu mi sekv'u li'n?”

“Se li el'ir'os tra tiu ĉi pord'o, li ir'os en la koridor'o'n al iu ĉambr'o. Ĉu mi sekv'u li'n en la koridor'o'n? Ĉu mi sekv'u li'n en la koridor'o? Ĉu mi sekv'u li'n en la ĉambr'o'n, en kiu'n li en'ir'os? Ne. Ne'ebl'e. Mi atend'os en la koridor'o. Sed se neni'o okaz'os? Se li rest'os long'e plu en la ĉambr'o?”

“Kaj se li el'ir'os tra tiu pord'o, li ir'os ekster'e'n, ver'ŝajn'e al la urb'o. Ĉu mi sekv'u li'n al la urb'o? Ĉu mi sekv'u li'n en la urb'o'n? Ĉu mi sekv'u li'n en la urb'o?”

“Se li ir'os pied'e, ebl'e li vid'os mi'n, ver'ŝajn'e li vid'os mi'n. Li suspekt'os, ke mi li'n sekv'as. Li turn'os si'n al mi. Mi ek'tim'os. Mi pal'iĝ'os kaj tuj post'e ruĝ'iĝ'os. Ĉia'okaz'e, mi mal'trankvil'iĝ'os. Jam nun mi mal'trankvil'iĝ'as.”

“Se li ir'os per bus'o, li eĉ pli cert'e vid'os, ke mi sekv'as li'n, ĉar ni dev'os kun'e atend'i ĉe la halt'ej'o.”

Lind'a ne sukces'as decid'i, kio'n ŝi far'u.

Ŝi tim'as. Ŝi'a kor'o bat'as rapid'e. Ŝi vol'us, ke Tom kaj Bob est'u kun ŝi, ke ili help'u ŝi'n, ke ili help'u ŝi'n decid'i. Ŝi est'as tut'e sol'a. Ŝi sent'as, ke ŝi'a kor'o rapid'iĝ'as, sed ŝi ne sci'as, kio'n far'i.

Kaj jen, antaŭ ol ŝi pov'is decid'i, antaŭ ol ŝi sukces'is re'trankvil'iĝ'i, jen la jun'a vir'o ek'star'as. Li rigard'as al la koridor'a pord'o. Ĉu tie'n li ir'os? Li rigard'as al la pord'o, tra kiu oni el'ir'as al la urb'o. Ĉu tie'n? Jes, tie'n li ir'as.

Kaj Lind'a aŭtomat'e ek'star'as kaj ek'paŝ'as al la sam'a pord'o. Ne ŝi decid'is. Ŝajn'as, ke ŝi'a korp'o decid'is mem. Ŝajn'as, ke ŝi'a'j krur'o'j ag'as mem. Nu, ĉia'okaz'e, jen Lind'a sekv'as li'n. Al kiu mister'a destin'o?

Ĉapitr'o 9 (Naŭ)

“Ŝi kuŝ'as mez'e de la koridor'o! Ven'u, ven'u tuj. Cert'e la afer'o urĝ'as,” dir'as Tom.

Li rigard'as la fleg'ist'in'o'n: ŝi est'as dik'a, gras'a vir'in'o kun blu'a'j okul'o'j, ruĝ'a'j har'o'j, kaj tre rond'a vizaĝ'o. Jam kelk'a'j'n minut'o'j'n li prov'as dir'i, kio okaz'is, sed ŝajn'as, ke tiu fleg'ist'in'o ne rapid'e kompren'as. La vort'o “urĝ'a” ŝajn'as ne ekzist'i en ŝi'a vort'ar'o.

“Kuŝ'as, ĉu? Mez'e de la koridor'o, ĉu ver'e?” ŝi dir'as.

Vid'ebl'e, la fleg'ist'in'o apenaŭ pov'as kred'i.

“Kial, diabl'e, ŝi kuŝ'us mez'e de la koridor'o?” ŝi demand'as.

“Mi pet'as, ven'u urĝ'e. Mi ne sci'as, kial ŝi kuŝ'as tie. Mi nur dir'as, kio'n mi vid'is. Ni trov'is ŝi'n tie. Ebl'e ŝi est'is mal'san'a. Mi ne sci'as. Ŝi sven'is, ŝi perd'is la konsci'o'n. Nun cert'e oni dev'as urĝ'e okup'iĝ'i pri ŝi.”

“Strang'a afer'o!”

“Nu, mi ne est'as fak'ul'o. Vi jes. Okup'iĝ'i pri mal'san'a'j hom'o'j est'as vi'a fak'o, ĉu ne? Ven'u tuj. Urĝ'as!”

“Nu, nu, nu, nu. Kial, diabl'e, ŝi sven'is en la koridor'o? Strang'a ide'o! Oni neniam sven'as tie.”

“Ĉu ver'e? Kie do oni sven'as en ĉi tiu universitat'o? Pardon'u mi'n, sed mi ne kon'as la tradici'o'j'n. Mi est'as nov'ul'o. Apenaŭ unu semajn'o'n mi est'as ĉi tie.”

“Jun'a vir'o, en ĉi tiu universitat'o, oni sven'as en la klas'ĉambr'o'j, oni sven'as en la restoraci'o, oni sven'as en la dorm-ĉambr'o'j, oni sven'as en la ban'ĉambr'o'j, ebl'e eĉ oni pov'us sven'i en iu administr'a ofic'ej'o. Sed pri sven'o koridor'a mi neniam aŭd'is. Strang'a epok'o! Strang'a generaci'o! Oni far'as i'o'n ajn ni'a'epok'e.”

“Vi parol'as, parol'as, parol'ad'as, kaj dum'e tiu kompat'ind'a knab'in'o kuŝ'as en koridor'o, kaj neni'u zorg'as pri ŝi!”

“Nu, nu, ne mal'trankvil'iĝ'u, jun'a vir'o, ne hav'u zorg'o'j'n. Ni tuj rapid'os tie'n, kaj mi tuj pri'zorg'os ŝi'n.”

Kaj ili kun'e rapid'as al la lok'o, kie Tom las'is si'a'n amik'o'n kun Gerda.

Sed jen subit'e Tom halt'as.

“Kio okaz'as? Kial vi ek'halt'is?” demand'as la fleg'ist'in'o.

“Ŝi est'is ĉi tie, kaj ne plu est'as, sed...”

“Sed est'as iu ali'a, kaj li est'as sen'konsci'a, ŝajn'as al mi. Ĉu vi kon'as li'n?”

“Jes, est'as mi'a amik'o Bob. Kio okaz'is al li?”

La fleg'ist'in'o ir'as al Bob, kiu fal'sid'as ĉe la koridor'a mur'o. Ŝi tuŝ'as li'a'n kap'o'n.

“Bat'it'a! Oni bat'is la kap'o'n al li!”

“Diabl'e! Bob, Bob! Respond'u! Ĉu vi aŭd'as mi'n? Dir'u i'o'n, mi pet'as! Kio okaz'is?”

Sed Bob ne respond'as, kaj Tom iĝ'as pli kaj pli mal'trankvil'a.

Ĉapitr'o 10 (Dek)

Fakt'e, Tom ne est'as em'a fid'i la fleg'ist'in'o'n. Kial? Ĉu vi sci'as, kar'a amik'o, vi kiu sekv'as ĉi tiu'n aventur'o'n ek'de la unu'a vort'o? Ĉu vi sci'as, kial Tom ne em'as fid'i la fleg'ist'in'o'n?

Ne. Cert'e vi ne sci'as. Ankaŭ mi ne sci'as. Sed fakt'o rest'as fakt'o, eĉ se ni ne kompren'as ĝi'n. Kaj la fakt'o est'as, ke Tom ne em'as ŝi'n kred'i.

Tom est'as ag'em'a knab'o, eĉ iom aventur'em'a, kaj ebl'e tiu tro parol'em'a fleg'ist'in'o ne ŝajn'as al li kred'ind'a. Ebl'e li opini'as, ke tiu fleg'ist'in'o tro em'as parol'i, kaj do ne est'as fid'ind'a. Aŭ ĉu tem'as pri io ali'a?

Tom eg'e ŝat'as si'a'n amik'o'n Bob. Li ŝat'eg'as li'n. Li li'n am'as, fakt'e. Bob kaj li amik'iĝ'is antaŭ long'e en la urb'eg'o, kie ili viv'is tiu'temp'e — ili dum'temp'e eĉ ir'ad'is al la sam'a lern'ej'o — sed post'e Tom dev'is ir'i al mal'sam'a urb'o, kaj ili ne plu vid'is si'n reciprok'e. Kiam, antaŭ kelk'a'j tag'o'j, ili re'trov'is unu la ali'a'n en la sam'a universitat'o, ambaŭ eg'e dank'is la destin'o'n.

Ili tre'eg'e ŝat'as la tie'a'n bon'eg'a'n viv'o'n. Ili ŝat'eg'as ĝi'n. Ambaŭ est'as ag'em'a'j, labor'em'a'j knab'o'j, kun special'a ŝat'o al la iom tim'em'a'j student'in'o'j. Ebl'e ĉar tim'em'a jun'ul'in'o est'as mal'pli tim'ind'a ol in'o neniam em'a tim'i, ol sen-tim-ul'in'o. Ĉu vi kompren'as?

Sed nun Tom mal'ŝat'as la aventur'o'n. Li si'n demand'as, kial li sent'as tiu'n fleg'ist'in'o'n ne'fid'ind'a. Li prefer'us silent'em'a'n, grav-aspekt'a'n sinjor'in'o'n. Tiu ĉi ne aspekt'as tre zorg'em'e, kaj li ne trov'as ŝi'n atent'em'a pri li'a'j demand'o'j. Ver'dir'e, li opini'as ŝi'n em'a fuŝ'i si'a'n labor'o'n. Li tim'as, ke ŝi oft'e ag'as fuŝ'e. Fuŝ'em'a'j hom'o'j ekzist'as en la mond'o. Kial tiu tro parol'em'a fleg'ist'in'o ne est'us unu el ili? Ĉu li mis'paŝ'is, kiam li turn'is si'n al ŝi? Sed al kiu ali'a li pov'us si'n turn'i? Ŝi est'is la sol'a fleg'ist'in'o, kiu trov'iĝ'is en la universitat'o. Aŭ ĉu li mis'pens'as?

Kaj nun li sent'as si'n em'a zorg'i pri Lind'a. Ĉu tiu bel'eg'a knab'in'o ne trov'iĝ'as en danĝer'o? Li am'as ŝi'n, li eĉ am'eg'as ŝi'n, pli kaj pli, kaj la ide'o, ke danĝer'a'j hom'o'j pov'us far'i i'o'n al ŝi, apenaŭ est'as tra'viv'ebl'a. La viv'o ne est'as facil'a, kaj ŝajn'as nun, ke la tut'a afer'o iĝ'as pli kaj pli mal'ŝat'ind'a.

Ĉapitr'o 11 (Dek Unu)

Lind'a ek'hav'is ide'o'n. Ŝi al'ir'is la jun'a'n blond'a'n vir'o'n, dum li proksim'iĝ'is al si'a aŭt'o, kaj al'parol'is li'n:

“Sinjor'o, ĉu vi bon'vol'us help'i al mi?”

Li turn'is si'n al ŝi kun vizaĝ'o ŝajn'e ne tre kontent'a, kaj ŝi'n rigard'is dum long'a sen'vort'a minut'o.

“Kiel mi pov'us vi'n help'i?” li fin'e demand'is, kaj li tuj al'don'is: “Bon'vol'u pardon'i mi'n, se mi respond'as ne'e, sed al mi temp'o ver'e mank'as. Mi dev'as urĝ'e vetur'i al la urb'o.”

“Ĝust'e tiel vi pov'as mi'n help'i. Mi'a aŭt'o pane'as. Io est'as fuŝ'it'a en ĝi. Mi ne sukces'as ĝi'n ir'ig'i...”

“Pardon'u mi'n, sed mi ne sukces'us re'bon'ig'i la afer'o'n, eĉ kun plej grand'a bon'vol'o. Pri mekanik'o mi sci'as neni'o'n. Mi ĉiam mir'as vid'i, ke vetur'il'o'j en'tut'e funkci'as. Kiam mi vid'as motor'o'n, ĉiam mir'ig'as mi'n, ke tia ŝajn'e sen'ord'a aranĝ'o de pec'o'j kaj objekt'o'j ig'as aŭt'o'n ir'i. Mi...”

“Mi ne pet'as vi'n ripar'i mi'a'n vetur'il'o'n, vi mi'n mis'kompren'is. Mi demand'as nur, ĉu vi bon'vol'us akcept'i mi'n en vi'a aŭt'o ĝis la urb'o.”

La ide'o de Lind'a est'is jen'a: sekv'i li'n est'us danĝer'e, sed se li vetur'os aŭt'e, mi pet'os li'n akcept'i, ke mi vetur'u kun li, kaj dum la vetur'ad'o mi ig'os li'n parol'i. Mi diskret'e far'os ŝajn'e banal'a'j'n demand'o'j'n, kaj parol'ig'os li'n. Tiel mi sci'os kiel ebl'e plej mult'e pri li.

“Nu, bon'e,” li fin'e konsent'as. “Konsent'it'e, ven'u.” Kaj li mal'ferm'as la pord'o'n de la aŭt'o por ŝi.

“Dank'o'n, vi ver'e est'as tre afabl'a. Tio eg'e help'as mi'n. Mi plej sincer'e dank'as.”

“Ne dank'ind'e,” li respond'as, iom sek'e. Kaj li ek'ir'ig'as la motor'o'n.

“Mi ne ŝat'as la ide'o'n, ke mi dev'os ven'ig'i ripar'ist'o'n, mekanik'ist'o'n,“ ŝi dir'as. ”Mi tut'e ne ŝat'as aŭt'o'j'n, fakt'e. Mi hav'as vetur'il'o'n, ĉar est'as tre oportun'e, sed mi ne ŝat'as aŭt'o'j'n.”

La alt'a jun'ul'o nur silent'as.

“Ne est'as facil'e ig'i li'n dir'i i'o'n,” pens'as Lind'a, iom zorg'e, si'n demand'ant'e, ĉu est'is saĝ'e en'miks'i si'n en tiu'n aventur'o'n. Ŝi fort'e dezir'as li'n parol'ig'i, sed sam'temp'e tim'as mal'kontent'ig'i li'n. Neniam est'as facil'e trov'i plen'e kontent'ig'a'n manier'o'n ag'i.

“Ĉu ĝen'as vi'n, se mi parol'as?” ŝi demand'as, “vi ebl'e est'as silent'em'a.”

“Mi hav'as zorg'o'j'n,” li respond'as.

“Mi ne vol'as ĝen'i vi'n. Est'as jam tiel bon'kor'e, ke vi mi'n vetur'ig'as. Mi ver'e sent'as grand'eg'a'n dank'em'o'n al vi.”

“Ne dank'ind'e,” li ripet'as, kaj silent'as plu, pri'pens'em'a.

Ĉapitr'o 12 (Dek Du)

Bob du'on'e mal'ferm'as la okul'o'j'n, ili'n re'ferm'as, ili'n mal'ferm'et'as de'nov'e, ili'n re'ferm'as, ĝem'as, kaj fin'fin'e mal'ferm'as ili'n tut'e larĝ'e.

“Don'u al mi i'o'n por trink'i,” li dir'as.

“Trink'i? Kio'n vi dezir'as trink'i?” demand'as Tom.

“I'o'n ajn. Brand'o'n. Don'u al mi glas'o'n da brand'o.”

“Kiel vi sent'as vi'n?” dir'as fraŭl'in'o Mart'a, la fleg'ist'in'o.

“La kap'o dolor'as,” Bob respond'as ĝem'e. “Mi pet'as vi'n, bon'vol'u don'i al mi i'o'n por trink'i.”

“Ĉu vi bon'vol'as ir'i,” Tom pet'as la fleg'ist'in'o'n, “kaj al'port'i al li glas'o'n da brand'o?”

La fleg'ist'in'o iom hezit'as, sed fin'e kap'jes'as.

“Ĉu mi ankaŭ vok'u la polic'o'n?” ŝi dir'as. “Li ja ricev'is bat'o'n, bat'o'n sufiĉ'e fort'a'n, por ke li iĝ'u sen'konsci'a. Laŭ mi'a opini'o, tio prav'ig'as, ke oni ven'ig'u la polic'o'n. Ĉu vi ne konsent'as?”

“Ankaŭ akv'o'n,” dir'as Bob, antaŭ ol Tom trov'as la temp'o'n respond'i al Mart'a. “Mi tre soif'as. Mi trink'os brand'o'n plezur'e, sed unu'e mi trink'u akv'o'n. Bon'vol'u al'port'i al mi tre grand'a'n glas'o'n da akv'o kaj iom grand'a'n glas'o'n da brand'o.”

“Jes. Est'us saĝ'e vok'i la polic'o'n,” Tom respond'as al la fleg'ist'in'o.

“Se vi ne al'port'os al mi i'o'n por trink'i, mi ir'os mem,” dir'as Bob. “Mi tre soif'as. Vi ne pov'as imag'i, kiom soif'a mi mi'n sent'as. Mi tuj ir'os trink'i akv'o'n. Kaj post'e mi ir'os aĉet'i brand'o'n. Ĉu oni pov'as ricev'i brand'o'n en la mem'serv'a restoraci'o?”

“Ne, tut'e ne,” Mart'a respond'as, “sed mi hav'as brand'o'n en mi'a ĉambr'o. Mi al'port'os ĝi'n al vi. Aŭ ven'u mem, se vi pov'as. Ĉu vi pov'as star'iĝ'i?”

“Mi pov'as,” dir'as Bob, tre mal'rapid'e star'iĝ'ant'e kun la help'o de Tom kaj de la fleg'ist'in'o, “kvankam dolor'e.”

Ili ir'as al ŝi'a ĉambr'o.

“Trink'u tiom da akv'o, kiom vi dezir'as, ” ŝi dir'as. “Kaj post'e mi don'os brand'o'n al vi. Ek'sid'u sur tiu'n seĝ'o'n, ĝi est'as tre komfort'a, vi vid'os.”

Bob sid'iĝ'as sur la seĝ'o'n, iom ĝem'as, kaj ricev'as grand'a'n glas'o'n da akv'o kun vid'ebl'e grand'eg'a plezur'o. “Dolor'as al mi la kap'o,” li dir'as.

“Dir'u,” pet'as Tom, “kio okaz'is. Ĉu fin'fin'e vi klar'ig'os al ni? Ni est'as eg'e sci'vol'a'j.”

Bob pri'pens'as iom'et'e, trink'as iom da akv'o, met'as la man'o'n al la kap'o kun dolor'a esprim'o sur'vizaĝ'e, kaj fin'e respond'as:

“Mi ne pov'us klar'ig'i. Neni'o est'as klar'a. Mi est'is tie apud Gerda. Mi aŭd'is neni'o'n, mi aŭd'is neniu'n bru'o'n. Kaj subit'e ĉio eksplod'is en mi'a kap'o kaj mi mort'is.”

Ĉapitr'o 13 (Dek Tri)

La voj'o ŝajn'as long'a, kiam oni silent'as la tut'a'n temp'o'n. Lind'a est'as parol'em'a; krom'e, ŝi dezir'as ricev'i inform'o'j'n pri si'a strang'a kun'ul'o; ŝi do tut'e ne ŝat'as tiu'n long'a'n silent'ad'o'n. Kial ne prov'i de'nov'e? Ŝi decid'as, ke ŝi re'komenc'os parol'i. Se li ne ŝat'os, nu, li esprim'os si'a'n mal'ŝat'o'n, kaj ili plu vetur'os sen'vort'e, kaj la voj'o plu ŝajn'os long'eg'a.

“Vi dir'is...,” ŝi komenc'as, ne sci'ant'e, kiel ŝi fin'os, sed feliĉ'e ide'o tuj ven'as: “Vi dir'is, ke vi hav'as zorg'o'j'n. Nu, oft'e oni sent'as si'n pli bon'e, kiam oni esprim'as si'a'j'n zorg'o'j'n al iu.”

“Vi est'as sci'vol'em'a, ĉu ne? Nu, mi ne vol'as est'i mal'afabl'a kun tiel bel'a knab'in'o, kiel vi. Pardon'u, se mi ne montr'as mi'n pli amik'iĝ'em'a. Sed mi'a'j'n zorg'o'j'n mi ne pov'as klar'ig'i.”

“Ĉu vi est'as cert'a? Oni oft'e imag'as, ke afer'o est'as ne'ebl'a, ĉar oni ne sci'as, kiel komenc'i, sed...”

“Ne. Kiom koncern'as mi'n, ne est'as tiel. Mi ne pov'as rakont'i pri mi'a'j zorg'o'j, ĉar ili koncern'as person'o'j'n, pri kiu'j mi ne rajt'as parol'i. Oni dev'as est'i diskret'a, ĉu ne? Ĉu vi ŝat'us, ke vi'a'j amik'o'j rakont'u ĉio'n pri vi al ne'kon'at'o?”

“Kompren'ebl'e ne. Mi bon'e kompren'as vi'n. Fakt'e, mi ne est'as special'e sci'vol'a. Mi komenc'is dir'i tio'n nur, ĉar mi trov'is la silent'o'n pez'a kaj la voj'o'n pli kaj pli long'a. Sed mi tut'e ne vol'us mal'diskret'i.”

“Est'as fakt'o, ke oni kutim'e inter'parol'as, kiam oni vetur'as kun'e. Mi ver'ŝajn'e ne est'is tre ĝentil'a, las'ant'e tiu'n silent'o'n daŭr'i kaj daŭr'i pli kaj pli pez'e por vi. Mi eĉ ne rimark'is, ke silent'o est'iĝ'as kaj daŭr'as. Mi est'is absorb'it'a de mi'a'j pens'o'j, de mi'a'j zorg'o'j, kaj ankaŭ de la voj'o. Oni dev'as atent'i la voj'o'n, kiam oni ŝofor'as, ĉu ne? Strang'e, kvankam vi est'as tre bel'a kaj sid'as tuj apud mi, plej proksim'e al mi, mi tamen forges'is pri vi. Nur ekzist'is por mi la voj'o en mi'a'j okul'o'j, kaj la zorg'o'j en mi'a kap'o.”

“Ĉe mi okaz'is la mal'o. Mi daŭr'e pens'is pri vi. Mi rimark'is, ke vi ne aspekt'as tre ĝoj'e. Vi ŝajn'is mal'feliĉ'a. Mi mi'n demand'is, ĉu mi pov'us help'i. Vi ja tre afabl'e konsent'is mi'n vetur'ig'i. Mi sent'as mi'n dank'a. Mi vol'us re'don'i al vi simil'a'n serv'o'n. Mi opini'is, ke se mi help'as vi'n vort'ig'i vi'a'n mal'ĝoj'o'n, tio ebl'e sen'pez'ig'os vi'n, kaj mi est'os kontent'a ag'i help'e. Ebl'e est'as stult'e, sed mi ĉiam dezir'as feliĉ'ig'i la hom'o'j'n.”

“Ver'e, vi est'as tre bon'kor'a. Mi eg'e bedaŭr'as, ke mi ne pov'as jes'i al vi'a propon'o. Sed, kiel mi jam dir'is, mi'a'j zorg'o'j koncern'as afer'o'j'n, pri kiu'j mi ne rajt'as rakont'i. Nu, jen ni al'ven'as. Kie vi dezir'as, ke mi las'u vi'n?”

“Kie'n preciz'e vi ir'as? Kie vi halt'os? Kie vi las'os la aŭt'o'n? Vi pov'us las'i mi'n tie. Est'os plej facil'e por vi.”

“Ĉiam sci'vol'a, ĉu ne? Vi ŝat'us sci'i, kie'n mi ir'as,” li dir'as rid'ant'e, dum Lind'a sent'as si'n ruĝ'iĝ'i, ĉar simil'a'n rimark'o'n ŝi tut'e ne atend'is. Dum moment'o, ŝi ne sci'as, kiel respond'i. Ŝi sent'as si'n stult'a.

“Tut'e ne,” ŝi fin'e dir'as, mal'ver'e. “Kie'n vi ir'as, tio tut'e ne interes'as mi'n. Mi propon'is tio'n nur, ĉar tio ŝajn'is plej facil'a. Sed se ĝen'as vi'n, ke mi sci'os, vi pov'as las'i mi'n ie ajn en la centr'o. Ekzempl'e ĉe la Inter'naci'a Hotel'o, aŭ ĉe la Grand'a Teatr'o. Ĉia'okaz'e, mi tre'eg'e dank'as vi'n kaj mi facil'e trov'os mi'a'n voj'o'n. Jen. Tie ĉi est'as perfekt'e. Kor'a'n dank'o'n, kaj ĝis re'vid'o, kar'a sinjor'o.”

“Ĝis re'vid'o, kar'a spion'in'o!”

La aŭt'o for'vetur'as, kaj Lind'a ne pov'as for'turn'i la okul'o'j'n de ĝi. Kar'a spion'in'o, ver'e! Kio'n li vol'is dir'i? Ĉu li suspekt'us? Ni'a kompat'ind'a Lind'a ne sci'as, kio'n pens'i.

Ĉapitr'o 14 (Dek Kvar)

“Kie diabl'e mi trov'iĝ'as?” dir'is al si Gerda, kiam ŝi vek'iĝ'is. Ŝi kuŝ'is sur lit'o — sur mal'komfort'a, tro mal'larĝ'a lit'o — en ĉambr'o ne'kon'at'a, en dom'o ne'kon'at'a.

Mank'is al ŝi fort'o, kaj ŝi'a tut'a korp'o iom dolor'is; ŝi est'is lac'a, kvazaŭ ŝi est'us labor'int'a mult'a'j'n hor'o'j'n si'n'sekv'e en la kamp'o'j, kvazaŭ ŝi est'us mov'int'a pez'a'j'n rok'o'j'n kaj ŝton'o'j'n dum mult'a'j kaj mult'a'j tag'o'j, sen eĉ hor'o da dorm'o, kvazaŭ ŝi est'us marŝ'int'a dum mult'a'j kaj mult'a'j semajn'o'j sur mal'facil'a mont'a voj'et'o. Unu'vort'e, ŝi est'is lac'eg'a, kaj ŝajn'is al ŝi, ke ĉiu'j muskol'o'j de ŝi'a korp'o plend'as pri tro'a labor'o, ne'hom'e pez'a, ne'hom'e mal'facil'a, ne'hom'e lac'ig'a.

Kaj tamen ŝi sci'is, ke ŝi far'is neniu'n korp'a'n labor'o'n; ŝi sent'is si'n mal'ĝoj'a; ŝi'a'j okul'o'j mal'sek'iĝ'is; ŝi plor'is.

Ne est'is mult'e da lum'o en la ĉambr'o. Kvankam ŝi sent'is si'n tiel lac'a, tiel sen'fort'a, sci'vol'o pri la situaci'o tamen super'is ŝi'a'n dezir'o'n plu kuŝ'i. Ŝi sek'ig'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj el'lit'iĝ'is. Ŝi ir'is al la et'a fenestr'o, esperant'e mal'ferm'i la dik'a'j'n fenestr'o'kovr'il'o'j'n, kiu'j mal'help'is la en'ven'o'n de lum'o. Ŝi ankaŭ esper'is, ke ŝi vid'os la sun'o'n. Krom'e, est'is tre varm'e en la ĉambr'o, kaj est'us saĝ'e mal'ferm'i la fenestr'o'n por en'las'i iom da pur'a aer'o. Sed ŝi ne sukces'is. Io mal'help'is, ke tiu mal'nov'a fenestr'o mov'iĝ'u.

Ŝi ir'is al la pord'o; ĝi est'is ŝlos'it'a, kaj ŝlos'il'o neni'e vid'ebl'is.

La ĉambr'o est'is mal'bel'a, ne tre pur'a. Apud la mur'o star'is tabl'o kaj seĝ'o. Ŝi sid'iĝ'is sur la seĝ'o'n, met'is la brak'o'j'n sur la tabl'o'n, la kap'o'n en la man'o'j'n, kaj plor'is. “En'ŝlos'it'a mi est'as,” ŝi pens'is. “Oni en'ŝlos'is mi'n!”

Antaŭ'e ŝi ne mult'e pens'is pri la plezur'o est'i liber'a. Liber'i est'is io perfekt'e natur'a: ŝi ir'is, kie'n ŝi dezir'is, sen iu ajn mal'help'o, kaj tiu liber'ec'o ŝajn'is rajt'o evident'a. Kaj nun oni mal'liber'ig'is ŝi'n mal'antaŭ ŝlos'it'a pord'o. Ŝi, kiu tiom ŝat'is ĝoj'i, rid'i, kant'i, kiu tiom ŝat'is lud'i kaj promen'i sub la sun'o, nun ne plu trov'is en si la humur'o'n, kiu tiom oft'e help'is ŝi'n en la mal'facil'a'j hor'o'j de la viv'o. Ŝi ne pov'is vid'i la ekster'a'n sun'o'n, kaj sam'e en ŝi'a kor'o ne plu lum'is la kutim'a sun'o de ĝoj'o.

Kaj jen subit'e ŝi re'ag'is: ŝi ir'is al la pord'o kaj ĝi'n bat'is kun plej grand'a fort'o; ŝi far'is tim'ig'a'n bru'o'n, sed neni'o okaz'is. Ŝi vok'is pli kaj pli laŭt'e, kri'is, kri'eg'is, sam'temp'e pied'bat'ant'e la pord'o'n, sed ven'is neni'u respond'o, neni'u re'ag'o. Sen'esper'a, ŝi re'ven'is al la lit'o kaj re'kuŝ'iĝ'is, pli lac'a ol iam ajn. Dum mult'a'j hor'o'j ŝi rest'is tiel, kuŝ'e, kaj fin'e, tro lac'a, ŝi ek'dorm'is.

Vek'is ŝi'n infan'a voĉ'o; ĝi ven'is el iu ali'a ĉambr'o, en la sam'a dom'o, tut'e cert'e; ĝi dir'is: “Neniam dir'u nek al vi'a patr'o nek al vi'a patr'in'o, ke ni ven'is en la for'las'it'a'n dom'o'n. Est'as mal'permes'it'e lud'i ĉi tie. Se ili sci'us...” Ali'a voĉ'et'o respond'is: “Mi neniam dir'os. Nek al mi'a patr'o, nek al mi'a patr'in'o. Ne hav'u zorg'o'j'n. Neniam oni sci'os, ke ni ven'is lud'i ĉi tie.”

Gerda dir'is: “Infan'o'j, ĉu vi aŭd'as mi'n?” Ŝi'a kor'o bat'is esper'e.

“Iu parol'is,” son'is unu el la infan'voĉ'o'j, sed aŭd'ebl'e la knab'o ne parol'is al Gerda, nur al si'a kun'ul'o. “Ĉu vi aŭd'is?”

“Est'is kvazaŭ voĉ'o de vir'in'o,” dir'is la ali'a.

“Infan'o'j, ven'u, help'u mi'n, mi est'as mal'liber'a, oni ŝlos'is la pord'o'n, mi est'as en'ŝlos'it'a, ven'u, mi pet'as, mi pet'eg'as, liber'ig'u mi'n,” Gerda plu pet'eg'is. Sed la re'ag'o de la infan'o'j est'is plej sen'kuraĝ'ig'a.

“Ven'u!” kri'is unu. “Est'as fantom'o!”

“Vi prav'as,” la du'a respond'is, “oni ĉiam rakont'is pri fantom'o en ĉi tiu for'las'it'a dom'o. Fantom'in'o, oni dir'is, kaj la voĉ'o est'is in'a. Ni rapid'e for'kur'u!”

“Mi tim'as,” ankoraŭ dir'is la unu'a, dum la bru'o'j klar'ig'is al Gerda, ke la du knab'o'j for'kur'as kaj las'as ŝi'n sol'a, sol'a, sol'a...

Ĉapitr'o 15 (Dek Kvin)

“Bon'a'n maten'o'n, ho plej bel'a, ĉu vi bon'e dorm'is?”

“Bon'a'n maten'o'n, Tom. Mi ne dorm'is tre mult'e. Kaj vi, ĉu vi dorm'is kontent'ig'e?”

“Perfekt'e, kar'a, perfekt'e. Sed dir'u do al vi'a plej fid'ind'a amik'o, kial vi ne sufiĉ'e dorm'is.”

“Ĉu ne est'as klar'e al vi? Mi tro pens'is. Mi pens'ad'is tut'nokt'e pri ĉio, kio okaz'is hieraŭ.”

“Est'as fakt'o, ke mi ne re'vid'is vi'n hieraŭ, post kiam mi el'ir'is kun Bob por okup'iĝ'i pri Gerda. Ni las'is vi'n en la mem'serv'a restoraci'o kun la task'o observ'i la blond'ul'o'n. Kiam mi re'ven'is, vi est'is for. Kie'n vi ir'is? Ĉu vi far'os al mi preciz'a'n raport'o'n?”

“Kun plezur'o, sed ankaŭ vi raport'os al mi post'e, ĉu ne? Nu, mi vetur'is al la urb'o'centr'o kun tiu jun'ul'o. Mi rakont'is al li, ke io fuŝ'a okaz'is al mi'a aŭt'o, kaj mi pet'is li'n mi'n vetur'ig'i. Li hezit'is, sed fin'e decid'is jes'e. Mi dezir'is li'n parol'ig'i, por ek'sci'i pri li kiel ebl'e plej mult'e, sed mi ne sukces'is. Ni dir'is unu al la ali'a nur tre banal'a'j'n afer'o'j'n.”

“Ĉu vi almenaŭ sci'as, kie'n li ir'is en la urb'o, laŭ kiu'j strat'o'j, al kiu dom'o?”

“Atend'u. Mi rakont'os ĉio'n. Por ke mi'a pet'o ŝajn'u natur'a, mi pet'is li'n las'i mi'n en la centr'o. Li las'is mi'n ĉe la dekstr'a flank'o de la Grand'a Teatr'o, kaj li vetur'is plu. Mi ne sci'is, kio'n far'i. Mi promen'is en la urb'o, pens'ant'e, ke mi'a ide'o ne est'is tiel bon'a: mi ek'sci'is neni'o'n pri li, kaj trov'iĝ'is sen aŭt'o en la mez'o de la urb'o. Fakt'e, mi sent'is mi'n iom stult'a. Mi promen'is de strat'o al strat'o, prov'ant'e el'pens'i plan'o'n, kaj jen subit'e mi vid'as li'n el'ir'i el la poŝt'ofic'ej'o. Mi est'is ne'kred'ebl'e bon'ŝanc'a. Imag'u! Se mi est'us trov'iĝ'int'a naz-al-naz'e kun li ĝust'e kiam li el'ir'is el la poŝt-ofic'ej'o...! Sed mi vid'is li'n sufiĉ'e fru'e por mi'n kaŝ'i.”

“Feliĉ'e, ke vi vid'is li'n sufiĉ'e fru'e!”

“Kiel mi dir'is: mi est'is bon'ŝanc'a, mi vid'is li'n ĝust'a'temp'e. Nu, li ir'is pied'e, kaj mi decid'is li'n sekv'i. Ĉu vi kon'as tiu'n grand'a'n magazen'o'n, kiu vend'as kvar'dek mal'sam'a'j'n spec'o'j'n de pan'o kaj ĉia'spec'a'j'n ĉokolad'o'j'n kaj ali'a'j'n dolĉ'aĵ'o'j'n? Sur la mal'dekstr'a flank'o de la strat'o, kiu ir'as al la Ĉef'a Sport'o'centr'o. Est'as grand'a vend'ej'o de mebl'o'j apud'e. Nu, ne grav'as, ĉu vi kon'as aŭ ne. Li en'ir'is tiu'n pan'ej'o'n, aŭ tiu'n dolĉ'aĵ'vend'ej'o'n, aŭ tiu'n... nu... tiu'n pan- kaj dolĉ'aĵ'vend'ej'o'n, kaj el'ir'is post minut'o port'ant'e paper'a'n sak'o'n, kiu aspekt'is plen'plen'a. Ŝajn'is, ke li aĉet'is la tut'a'n magazen'o'n. Mi dev'as dir'i, ke ili vend'as tre bon'a'j'n aĵ'o'j'n en tiu ej'o. Mi, kiu tiom ŝat'as ĉokolad'o'n kaj dolĉ'aĵ'o'j'n, oft'e ir'us tie'n kaj aĉet'us mult'o'n, se mi ne tim'us dik'iĝ'i. Nu...e... kio'n mi rakont'is?”

“Vi raport'is pri vi'a spion'a sekv'ad'o, sed vi de'voj'iĝ'is de la ĉef'a voj'o de vi'a raport'o al flank'a'j konsider'o'j pri pan'o kaj ĉokolad'o. Fakt'e, ĉu vi dezir'as iom pli da pan'o? Kio'n vi trink'as ĉi-maten'e? Te'o'n, mi vid'as. Ĉu vi ŝat'us, ke mi re'plen'ig'u vi'a'n tas'o'n?”

“Jes, dank'o'n. Mi plezur'e trink'os pli'a'n tas'o'n da te'o. Dank'o'n, Tom, kar'a. Nu, do...”

Ĉapitr'o 16 (Dek Ses)

“Kie mi est'is en mi'a raport'o? Ha jes! Mi memor'as. Li el'ir'is el tiu vend'ej'o kun paper'a sak'o plen'a je dolĉ'aĵ'o'j.”

“Ebl'e est'is ĉef'e pan'o.”

“Prav'e, ebl'e pan'o. Ĉia'okaz'e, jen mi ek'vid'is li'a'n aŭt'o'n, kiu star'is flank'e de la strat'o. Mi pens'is: nun li for'vetur'os aŭt'e, kaj mi ne plu pov'os sekv'i li'n. Sed ne. Li nur ir'is port'i tiu'n sak'o'n al la aŭt'o, ĝi'n met'is en ĝi'n, re'ŝlos'is la aŭt'o'pord'o'n, kaj plu pied'ir'is. Nur tiam mi hav'is la ide'o'n not'i la numer'o'n de li'a aŭt'a numer'plat'o. Mi do ek'sekv'is li'n plu. Li paŝ'is sur la dekstr'a flank'o de la strat'o, kaj mi sekv'is iom mal'proksim'e sur la mal'dekstr'a flank'o.”

“Ĉu li rimark'is, ke vi li'n sekv'as?”

“Cert'e ne. Subit'e, li en'ir'is restoraci'o'n. Mi hezit'is: ĉu ankaŭ mi en'ir'u? Aŭ ĉu mi tro risk'os, ke li vid'os kaj re'kon'os mi'n? Unu'flank'e, mi dezir'is spion'i li'n. Ali'flank'e, la risk'o, ke li re'kon'os mi'n, est'is real'a, kaj mi'n ĝen'is. Dum mi star'is tie hezit'ant'e, en'ir'is la restoraci'o'n grup'o da soldat'o'j, ebl'e ok aŭ naŭ, jun'a'j vir'o'j, kiu'j milit'serv'is, vid'ebl'e. Dum ili en'ir'is kaj la pord'o est'is mal'ferm'it'a, mi vid'is, ke la restoraci'o est'as grand'a kaj plen'a je hom'o'j. Mi sekv'is la ok aŭ naŭ soldat'o'j'n kaj trov'is sid'lok'o'n ne tre vid'ebl'a'n de la lok'o, kie mi'a blond'ul'o ĵus ek'sid'is.”

“Li do est'as vi'a blond'ul'o, ĉu?”

“Ne parol'u mal'saĝ'e. Vi perfekt'e sci'as, kio'n mi vol'as dir'i. Est'is turk'a aŭ pseŭdo'turk'a restoraci'o, kun strang'a muzik'o kaj strang'a'j vest'aĵ'o'j. La kelner'o'j est'is vest'it'a'j per t.n. (=tiel nom'at'a'j) naci'a'j vest'o'j mult'kolor'a'j. Mi manĝ'is bon'eg'a'n sup'o'n, sed post'e i'o'n, pri kio mi ankoraŭ nun mi'n demand'as, ĉu est'is pec'o'j el hund'o aŭ kat'o. Cert'e ne est'is kok'id'aĵ'o, sed krom tio mi hav'as neniu'n cert'ec'o'n. Ankaŭ la salat'o est'is tre bon'a, sed la kuk'o est'is tre'eg'e dolĉ'a, tro dolĉ'a por mi, kaj sam'e la turk'a kaf'o; ĝi est'is ne'kred'ebl'e plen'a je suker'o, kaj mi manĝ'is tiom da kaf'pulvor'o, kiom mi trink'is da kaf'o.”

“Mi mir'as pri la grav'a lok'o, kiu'n konsider'o'j pri manĝ'o kaj trink'o okup'as en vi'a spion'raport'o. Mi atend'is aventur'o'j'n, sed ven'as ĉef'e menu'o'j.”

“Ne rid'u pri mi, aŭ mi ne daŭr'ig'os la rakont'o'n. Okaz'is io. Du el la soldat'o'j est'is furioz'a'j, ĉar la kelner'o ne vol'is port'i al ili bier'o'n. Ili far'is bru'eg'o'n, kri'eg'is, kri'aĉ'is, la ali'a'j prov'is ili'n silent'ig'i, kaj fin'fin'e spec'o de milit'o komenc'iĝ'is inter ili. Ili ek'bat'is unu la ali'a'n kun rimark'ind'a fort'o. Subit'e, jen unu teler'o flug'is tra la aer'o, post'e du, tri, kvar, kvin ali'a'j teler'o'j, unu tas'o eĉ flug'is ĝis la plafon'o...”

“Kia ĝoj'o! Kia plezur'o! Kia'j'n perfekt'a'j'n amik'o'j'n vi trov'is!”

“Ĉef'e, kia bru'o! Ŝajn'is, ke ili romp'as mil glas'o'j'n sam'temp'e, dum cent vir'o'j kun'e kri'aĉ'as, kaj dek muzik'ist'o'j prov'as kun'e super'i la bru'o'n de la teler'a milit'o.”

“Tre bel'a atmosfer'o, ĉu ne? Mi gratul'as vi'n. Est'is kuraĝ'e rest'i tie.”

“Jes. Kia viv'o! Ceter'e, mi est'as kuraĝ'a, ĉu vi neniam rimark'is?”

“Mi ne kon'as vi'n sufiĉ'e, sed vi'a kuraĝ'o ne mir'ig'as mi'n. Bel'a, kuraĝ'a, risk'em'a, aventur'em'a, bon'kor'a: vi est'as la perfekt'a vir'in'o. Sed pri vi'a perfekt'ec'o ni hav'os ali'a'j'n okaz'o'j'n parol'i. Kio okaz'is post la teler'a, glas'a kaj turk'a'kaf'a milit'o?”

“Mi rimark'is tre bedaŭr'ind'a'n afer'o'n, nom'e, ke la blond'ul'o ne plu trov'iĝ'as en la restoraci'o. Li cert'e for'ir'is, dum mi tiom interes'iĝ'is pri la inter'soldat'a milit'o. Mi ver'e bedaŭr'as mi'a'n mank'o'n de observ'em'o. Sed kio'n far'i? Bedaŭr'i ne help'as, Mi fuŝ'is mi'a'n task'o'n. Mi prov'os ne fuŝ'i ĝi'n ali'foj'e.”

“Nu, prav'e, est'as tre bedaŭr'ind'a afer'o. Eĉ se nur ĉar ĝi montr'as, ke vi tamen ne est'as plen'e perfekt'a. Sed mi almenaŭ ĝoj'as pri unu afer'o: vi fakt'e ne tiom interes'iĝ'is pri vi'a blond'ul'o. Do ebl'e vi prav'as, ebl'e li ne est'as vi'a blond'ul'o, ebl'e vi tamen prefer'as vi'a'n kar'a'n brun'har'a'n amik'o'n Tom.”

“Ebl'e, ebl'e. Sed ĉu vi ver'e sci'as, kial mi for'turn'is mi'a'j'n okul'o'j'n de tiu blond'ul'o, kvankam mi antaŭ'e decid'is plej mult'e inform'iĝ'i pri li?”

“Nu, ver'ŝajn'e ĉar...”

“Ĉar unu el tiu'j jun'a'j soldat'o'j est'is tiel bel'a vir'o!”

Ĉapitr'o 17 (Dek Sep)

“Sed kial, kial, kial?” dir'is la polic'an'o preskaŭ kri'e al si'a edz'in'o, kiu est'is li'a plej help'em'a kun'labor'ant'o. “Dir'u al mi kial, kaj mi solv'os la problem'o'n. Oni ne kapt'as hom'o'n por la simpl'a plezur'o tra'viv'i aventur'o'n! Ŝi ne est'as riĉ'a. Ne kun la esper'o ricev'i mon'o'n ili ŝi'n kapt'is. Ŝi ĉiam viv'is plej trankvil'a'n, honest'a'n viv'o'n. Do, ne ĉar ŝi en'miks'is si'n en iu'n krim'a'n ag'ad'o'n ili ŝi'n kapt'is. Pro kio do? Por kio?”

“Ŝi instru'as, vi dir'is al mi. Kio'n do ŝi instru'as? Kio est'as ŝi'a fak'o?”

“Ŝi instru'as histori'o'n, sed ŝi est'as special'ist'o pri la sekret'a'j lingv'o'j de la dek'sep'a kaj dek'ok'a jar'cent'o'j.”

“Pro tio ver'ŝajn'e ŝi mal'aper'is, sed ni ne trov'os la motiv'o'n uz'ant'e nur ni'a'n imag'o'n. Ni prefer'e uz'u la fakt'o'j'n. Ni prov'u kun'met'i ili'n, re'kun'met'i la si'n'sekv'o'n de la okaz'aĵ'o'j. Kiel la afer'o komenc'iĝ'is?”

“Ni ne sci'as mult'o'n. Mi raport'u jen'e. Du ge'student'o'j — Tom kaj Lind'a — rimark'is, ke alt'a blond'ul'o met'as i'o'n en la tas'o'n de Gerda. Ili rimark'is pro li'a kaŝ'a, ŝtel'a manier'o ag'i. Iom post'e, Gerda el'ir'as el la mem'serv'a restoraci'o tra la pord'o koridor'a. Tuj post'e aŭd'iĝ'as bru'o, kvazaŭ iu fal'us. Bob, kiu al'iĝ'is al Tom kaj Lind'a inter'temp'e, el'ir'as kun'e kun Tom. Ili trov'as Gerdan en la koridor'o: ŝi kuŝ'as sen'konsci'a. Tom for'ir'as serĉ'e al help'o, dum Bob gard'as la jun'a'n profesor'in'o'n. Kiam Tom re'ven'as kun la fleg'ist'in'o, Gerda mal'aper'is, sed ĉi-foj'e Bob est'as sen'konsci'a, bat'it'a al-kap'e. Inter'temp'e la blond'ul'o el'ir'is tra la ali'a pord'o de la mem'serv'a restoraci'o, kaj sekv'is Lind'a. Ŝi sukces'as kun'vetur'i en li'a aŭt'o, sed ne sukces'as ig'i li'n dir'i i'o'n help'a'n. Tamen ŝi not'as la numer'o'n, mark'o'n kaj tip'o'n de la aŭt'o...”

“Ĉu la aŭt'o est'is li'a? Ĉu ne est'is ŝtel'it'a vetur'il'o?”

“Ne. Ver'ŝajn'e li ne suspekt'is, ke iu suspekt'os i'o'n. Kiam ŝi pet'is, ke li vetur'ig'u ŝi'n, tio al li ne plaĉ'is, sed li ver'ŝajn'e opini'is, ke est'os eĉ pli suspekt'e mal'akcept'i ŝi'n.”

“Vi do sci'as, kiu li est'as, ĉu ne?”

“Jes, ni kontrol'is. Est'as la frat'o de fraŭl'in'o Mart'a, unu el la universitat'a'j fleg'ist'in'o'j, tiu, kiu'n Tom ven'ig'is.”

“Interes'e! Plej interes'e! La ge'frat'o'j ebl'e kun'labor'as en iu mal'honest'a ag'ad'o. Kio'n ili respond'as al vi'a demand'ad'o pri tiu'j strang'a'j okaz'aĵ'o'j?”

“La fleg'ist'in'o nur re'dir'as la sam'o'n, kiel Tom. Kaj la blond'ul'o'n ni ankoraŭ ne pri'demand'is.”

“Kial?”

“Por ke li ne suspekt'u, ke ni suspekt'as li'n. Li est'as ni'a sol'a ŝanc'o re'trov'i Gerdan. Bedaŭr'ind'e, en la last'a'j tag'o'j, li viv'as plej normal'a'n viv'o'n, ir'is al neni'u special'a lok'o, far'is neni'o'n atent'ind'a'n. Ebl'e li lud'is si'a'n rol'o'n kaj ĝi'n fin'is. La ali'a'j — tiu'j, kiu'j for'kur'is kun Gerda, kiam Bob, kiu gard'is ŝi'n, est'is sen'konsci'ig'it'a — cert'e est'as la grav'ul'o'j. Ili dev'as ekzist'i, ĉar nek la alt'a blond'ul'o, nek li'a frat'in'o Mart'a pov'is for'port'i Gerdan. Se evident'iĝ'os, ke la task'o de la blond'ul'o est'is nur fal'ig'i i'a'n dorm'ig'a'n substanc'o'n en la trink'aĵ'o'n de Gerda, ni li'n pri'demand'os. Ni ĝis nun esper'is, ke li konduk'os ni'n al la mal'aper'int'a bel'ul'in'o. Sed pli kaj pli ŝajn'as, ke tio ne okaz'os.”

Ĉapitr'o 18 (Dek Ok)

“Vi'a situaci'o ne plaĉ'as al vi, ĉu? Vi dezir'us ŝanĝ'i ĝi'n, ĉu ne? Nu, est'as facil'e ŝanĝ'i vi'a'n situaci'o'n.”

“Vi ŝat'us manĝ'i i'o'n, ĉu ne? Pec'o'n da pan'o vi dezir'as, tut'e cert'e. Aŭ ĉu frukt'o'n? Jen, rigard'u, mi hav'as pom'o'n kaj oranĝ'o'n por vi. Kiel bel'a'j ili est'as! Plen'a'j je suk'o, evident'e. Se vi est'us konsent'int'a labor'i por ni, vi jam est'us plen'e sat'a. Kaj jen io ali'a: kuk'o. Ĉu ne bon'eg'a, bel'eg'a, manĝ'ind'a kuk'o? Ankoraŭ varm'a, ĵus bak'it'a. Tuŝ'u, sent'u mem, kiel plaĉ'e varm'et'a ĝi est'as. Vi mal'sat'as nur pro vi'a stult'ec'o. Se vi est'us saĝ'a, vi konsent'us far'i la et'a'n labor'o'n, kiu'n mi pet'as de vi, kaj vi tuj ricev'us la manĝ'aĵ'o'j'n. Mi bedaŭr'as, ke vi est'as tiel obstin'a. Est'as bedaŭr'ind'e, vid'i tiel bel'a'n knab'in'o'n sufer'i pro mal'sat'o. Mi sincer'e bedaŭr'as vi'a'n obstin'ec'o'n. Nur et'a “jes”, kaj ĉio ĉi est'os vi'a.”

Li ŝajn'ig'as si'n afabl'a, sed est'as io tre aĉ'a en li'a vizaĝ'a esprim'o. Gerda sent'as si'n pli kaj pli mal'fort'a. Est'as varm'e en ĉi tiu ĉambr'aĉ'o, kio ne est'as facil'e el'port'ebl'a. Krom'e, ŝi mal'sat'as, kaj la vid'o de tiu pom'o kaj de tiu oranĝ'o est'as ver'e sufer'ig'a. Kaj tamen ŝi'a dev'o est'as dir'i “ne”.

“Ĉu vi leg'is la dokument'o'n, ĉu vi kompren'is ĝi'n?” li al'don'as, kvazaŭ esper'e.

Kompren'ebl'e ŝi leg'is: ŝi est'is sci'vol'a. Almenaŭ ŝi bezon'is sci'i, kial oni ŝi'n kapt'is kaj sen'ig'is je liber'ec'o. Tial ŝi leg'is. Est'is mal'facil'e kompren'i, komenc'e, sed iom post iom ŝi'a memor'o plen'e re'ven'is, ŝi re'memor'is la princip'o'j'n de tiu sekret'a lingv'o, kaj ŝi sukces'is kompren'i ĉio'n; ŝi hav'is neni'o'n ali'a'n por far'i. Dum mult'a'j hor'o'j ŝi est'is sol'a kun tiu dokument'o, kiu'n ili las'is al ŝi. Sed ŝi decid'is neniam respond'i al ili; ŝi ja antaŭ long'e promes'is al Profesor'o Kosadi, ke pri tio ŝi ĉiam silent'os. Neniam ŝi ŝanĝ'os si'a'n decid'o'n.

“Ĉu vi leg'is la dokument'o'n?” son'as du'a'n foj'o'n la aĉ'a voĉ'o.

Ŝi plu silent'as, kaj li el'ir'as, furioz'a. Li el'ir'as kun la pan'o, la pom'o, la oranĝ'o kaj la kuk'o. Feliĉ'e, ke almenaŭ ili las'is al ŝi akv'o'n, varm'aĉ'a'n akv'o'n, jes ja, apenaŭ trink'ebl'a'n, cert'e, preskaŭ ne sen'soif'ig'a'n, prav'e, sed tamen akv'o. Mal'sat'o'n ebl'as pli mal'pli el'port'i, sed soif'o'n ne.

Minut'o'j pas'as. Mult'a'j minut'o'j. Unu hor'o, du hor'o'j, ĉu tri hor'o'j? Ĉu mult'a'j hor'o'j? Kiel sci'i? Ne est'as horloĝ'o sur la mur'o, kaj ili pren'is ŝi'a'n brak'horloĝ'o'n. La lum'o apenaŭ ŝanĝ'iĝ'as en la ĉambr'o, pro la ne'mov'ebl'a'j fenestr'o-kovr'il'o'j. Ĉu est'as fru'e, ĉu est'as mal'fru'e, ŝi tut'e ne pov'as sci'i. Tag'o, nokt'o, maten'o, vesper'o ĉi tie est'as sam'a'j. Sun'lum'o neniam en'ven'as.

Kaj jen la aĉ'ul'o re'ven'as, kun radi'o-kaj-kased-aparat'o. Li en'met'as kased'o'n, kaj ir'ig'as la aparat'o'n. Et'a, plend'a plor'em'a voĉ'et'o aŭd'iĝ'as, kaj ŝir'as la kor'o'n de Gerda:

“Patr'in'o, patr'in'et'o mi'a, mi pet'eg'as vi'n. Far'u, kio'n ili vol'as. Ili kapt'is mi'n. Mi ne sci'as, kie mi est'as. Est'as terur'e. Mi tim'as. Mi tiom dezir'as re'ir'i hejm'e'n. Mi pet'eg'as vi'n, far'u tio'n, kio'n ili dezir'as. Se ne, ili far'os mal'bon'o'n al mi. Ili ne dir'is, kio'n. Ili ne vol'as dir'i. Sed mi sci'as, mi sent'as, ke est'os terur'e. Kompat'u mi'n, kar'a, kar'a patr'in'o. Kompat'u vi'a'n fil'in'o'n. Mi tim'eg'as. Rapid'u, rapid'u, ke plej fru'e ili liber'ig'u mi'n. Ili ne vol'as, ke mi parol'u pli long'e, sed mi hav'as paper'o'n kaj plum'o'n, kaj mi tuj skrib'os leter'o'n al vi. Mi nur pet'eg'as: obe'u ili'n!”

“Jen la leter'o,” li kri'aĉ'as, kaj post rid'aĉ'o li al'don'as:

“Nu, tio ver'ŝajn'e sufiĉ'os. Mi re'ven'os post iom da temp'o. Mi est'as cert'a, ke vi iĝ'os saĝ'a, fin'fin'e. Kaj jen. Pren'u ĉi tio'n, ĝi help'os vi'n pens'ad'i.” Kaj tio'n dir'ant'e, li ĵet'as al ŝi bel'eg'a'n pom'o'n. Gerda sent'as si'n, kvazaŭ Eva ĉe l’ serpent'o.

Ĉapitr'o 19 (Dek Naŭ)

Petro:

Ebl'e ni for'kur'is tro rapid'e. Ĉu ver'e fantom'o'j ekzist'as?

Ralf:

Ĉu vi vol'as raport'i pri la voĉ'o al vi'a'j ge'patr'o'j? Se jes, vi ne plu est'as mi'a amik'o. Se ili sci'os, ke ni lud'is en la mal'permes'it'a dom'aĉ'o, vi...

Petro:

Ne. Mi tut'e ne vol'as dir'i al la ge'patr'o'j, ke ni lud'is tie. Tio est'as ni'a sekret'o. Mi nur v...

Ralf:

Jes. Sekret'o kun'ig'as la amik'o'j'n. Se vi gard'os la sekret'o'n, vi rest'os mi'a amik'o. Sed se vi mal'kaŝ'os ĝi'n al grand'ul'o'j, mi... mi... mi sufer'ig'os vi'n, mi ig'os vi'n plor'i tiel grav'e, ke neniam plu en vi'a tut'a viv'o vi forges'os tiu'n tag'o'n. Kred'u mi'n, en vi'a tut'a viv'o, tio est'os la last'a foj'o, kiam vi romp'is promes'o'n. Kio? Ĉu tio ig'as vi'n rid'i?

Petro:

Mi ne rid'as, mi nur v...

Ralf:

Ankaŭ mi ne rid'as. Mi parol'as plej serioz'e. Oni ne rid'as pri ver'a'j danĝer'o'j, ĉu? Kaj se vi...

Petro:

Sed mi tut'e ne vol'as dir'i i'o'n al la ge'patr'o'j. Mi nur...

Ralf:

Kaj se vi rakont'os ĝi'n en la lern'ej'o, ne est'os pli bon'e por vi. Mi plor'ig'os vi'n tut'e sam'e. Mi mal'pur'ig'os vi'a'j'n vest'o'j'n, kaj vi'a patr'in'o kri'os furioz'e kiam vi re'ven'os hejm'e'n. Mi kuŝ'ig'os vi'n en akv'o kaj sid'os sur vi'a kap'o. Mi kapt'os vi'n per mi'a special'a kapt'il'o kaj vetur'ig'os vi'n en la mont'ar'o'n kaj for'las'os vi'n tie, kaj vi est'os tut'e sol'a kaj perd'it'a, kaj vi plor'os. Vi...

Petro:

Vi eĉ ne sci'as ŝofor'i. Mi ne kred'as je vi'a kapt'il'o. Kaj ceter'e, mi nur...

Ralf:

Jes, mi sci'as ŝofor'i.

Petro:

Vi ne rajt'as ŝofor'i ĉar vi est'as tro jun'a. Kaj vi ne hav'as aŭt'o'n.

Ralf:

Mi ne zorg'as pri tio, ĉu mi rajt'as aŭ ne. Se mi far'us nur tio'n, kio'n mi rajt'as far'i, mi far'us neni'o'n. Mi ŝtel'os iu'n vetur'il'o'n, jes, mi ŝtel'os vetur'il'o'n de iu instru'ist'o en la lern'ej'o kaj vetur'ig'os vi'n sur mont'o'n kaj las'os vi'n tie kaj vi plor'os. Se vi parol'os al iu el ni'a'j sam'klas'an'o'j aŭ sam'lern'ej'an'o'j, la tut'a lern'ej'o ek'sci'os pri la vir'in'o el la mal'nov'a dom'aĉ'o, kaj post'e la ge'patr'o'j...

Petro:

Vi dir'is “vir'in'o”, do vi ne kred'as, ke est'as fantom'o. Vi do konsent'as, ke...

Ralf:

Kompren'ebl'e mi ne kred'as je fantom'o'j. La vir'in'o, kiu'n ni aŭd'is, est'as vir'in'o, kiu'n mi kapt'is kaj gard'as tie. Mi plan'as ig'i ŝi'n mi'a serv'ist'in'o: ŝi far'os ĉio'n, kio'n mi vol'os. Kaj se vi parol'os pri ŝi... Nu, mi ne vol'as parol'i pri tio, kio okaz'os al vi, ĉar vi tro tim'us...

Ĉapitr'o 20 (Du'dek)

Paŝ'o'j. Oni paŝ'as sur la strat'o. Gerda aŭskult'as atent'e; ŝi antaŭ'sent'as, ke io grav'a baldaŭ okaz'os. Bru'o de mult'a'j hom'o'j. Ili ven'as. Ili ŝajn'as mult'a'j, laŭ la bru'o: ĉu nun oni ven'os grup'e por ŝi'n sufer'ig'i? Ŝlos'il'o'j. Bru'o de ŝlos'il'o'j trans la pord'o. Iu en'met'as ŝlos'il'o'n en la serur'o'n. Ŝi sci'as, ke ne est'as ŝi'a kutim'a vizit'ant'o. Li ne ag'as tiel. Li en'met'as tre rapid'e la ŝlos'il'o'n, ĝi'n turn'as, en'ir'as. Ne ĉi tiu. Li prov'as unu foj'o'n. Ne sukces'as. Pli'a bru'o de ŝlos'il'o'j. Ali'a'n foj'o'n li prov'as, sen pli da sukces'o. Li prov'as re'e kaj re'e per divers'a'j ŝlos'il'o'j. Aŭd'ebl'as, ke li ne kon'as la serur'o'n. Kiam li en'met'is ŝlos'il'o'n, li ten'as ĝi'n laŭ divers'a'j direkt'o'j, kvazaŭ li lud'us per ĝi, ver'ŝajn'e ĉar li esplor'as ne'kon'at'a'n serur'o'n.

Kaj jen li fin'e sukces'as! Li en'ir'as.

“Polic'o!” li dir'as, kaj Gerda dev'as super'i fort'a'n em'o'n salt'i al li por li'n kis'i. Est'as alt'a vir'o, mal'dik'a, kun nigr'a'j har'o'j kaj verd'a'j okul'o'j, kiu si'n ten'as tre dign'e.

Post li ven'as ali'a'j hom'o'j, mult'e pli jun'a'j. Ŝi jam vid'is tiu'j'n vizaĝ'o'j'n. Student'o'j ili est'as. Ili'a si'n'ten'o est'as tut'e mal'sam'a: sen'streĉ'a.

“Tiu'j ge'jun'ul'o'j mult'e help'is mi'n,” la polic'an'o klar'ig'as. “Ni ne est'as sufiĉ'e mult'a'j en la polic'o por ĉio'n far'i, kaj ili'a help'o est'is tre bon'ven'a.” Kaj li prezent'as ili'n: Tom, Bob, Lind'a. Kiam ŝi aŭd'is la paŝ'o'j'n, Gerda imag'is, ke ven'as sep, ok, ebl'e naŭ hom'o'j, sed almenaŭ ses; fakt'e, ili est'as nur kvar.

“Mi'a fil'in'o...?” ŝi demand'as, kaj ŝi apenaŭ pov'as el'ig'i la du vort'o'j'n, tiom ŝi tim'as la respond'o'n.

“Sav'it'a: ŝi nun est'as en vi'a hejm'o, kun vi'a edz'o. Vi'a'j kapt'int'o'j est'as amator'o'j, kiu'j ag'is fuŝ'e. La et'ul'in'o est'is ĉe la onkl'in'o de tiu f-in'o (=fraŭl'in'o) Mart'a, la universitat'a fleg'ist'in'o. Ni facil'e trov'is ŝi'n. Ŝi tre ĝoj'is re'vid'i la patr'o'n, kaj la hejm'o'n, kompren'ebl'e.”

Ho, mi dank'as, mi dank'eg'as vi'n. Vi'a dir'o ŝanĝ'as mi'a'n tut'a'n viv'o'n. Sed dir'u: kiel vi al'ven'is ĉi tie'n? Kiel vi mal'kovr'is, ke ili ten'as mi'n en'ŝlos'it'a en ĉi tiu dom'aĉ'o?”

“Du knab'o'j rakont'is pri voĉ'o en ĉi tiu mal'nov'a, for'las'it'a dom'o. Dank’ al ili... Sed nun rakont'u vi. Kio'n vi'a'j kapt'int'o'j cel'as? Kio est'as ili'a cel'o? Kial vi'n ten'i mal'liber'a?”

“Ili vol'as, ke mi traduk'u mal'nov'a'n dokument'o'n. Mi mal'konsent'is. Tiam ili opini'is, ke per'fort'e ili sukces'os. Ili preskaŭ sukces'is. Per mal'sat'o, unu'e, kaj post'e per la mesaĝ'o de mi'a fil'in'o. La mal'sat'o ne est'is facil'e el'port'ebl'a, kred'u mi'n, sed la mesaĝ'o sur-kased'a...! Fakt'e mi terur'e mal'sat'as nun. Mi pet'as, ĉu iu el vi bon'vol'us ir'i aĉet'i manĝ'aĵ'o'n por mi? Io ajn est'os bon'ven'a.”

Lind'a for'ir'as por aĉet'i manĝ'aĵ'o'j'n.

“Vi rakont'os al mi, ĉio'n, sen'mank'e,” ŝi dir'as al la du knab'o'j el'ir'ant'e.

Gerda raport'as pri la dokument'o; ŝi ten'as ĝi'n en'man'e kaj traduk'as, vort'o'n post vort'o; krom'e, ŝi don'as ĉiu'j'n neces'a'j'n klar'ig'o'j'n.

La polic'an'o kap'jes'as kompren'e. Gerda klar'ig'as al li ankoraŭ pli pri la kondiĉ'o'j de si'a mal'liber'ec'o. Kaj jen la polic'an'o hav'as ide'o'n.

“Bob, ĉu vi konsent'us kaŝ'i vi'n sub la lit'o, se iu en'ven'us?”

“Kial?”

“Mi hav'as plan'o'n. Mi ŝat'us, ke ni ĉiu'j for'ir'u, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi dir'u al la kapt'int'o, ke ŝi konsent'as klar'ig'i al li, kio est'as skrib'it'a sur tiu paper'o, mi vol'as dir'i: sur tiu mal'nov'a dokument'o. Ili tiam ag'os laŭ la dokument'o, kaj ni kapt'os ili'n tiom pli facil'e. Sed tamen, ni ne rajt'as risk'i, ke Gerda sufer'u. Kiu sci'as? Kiam ŝi ne plu est'os neces'a por ili, ili pov'us... Nu, vi kompren'as. Vi rest'os ĉi tie, kaj kiam vi aŭd'os paŝ'o'j'n proksim'iĝ'i, vi kaŝ'os vi'n sub la lit'o, kaj bon'e atent'os ĉio'n, kio okaz'as. Gerda dir'is, ke ĉiam ven'as nur unu person'o, unu vir'o, mal'dik'a ul'o, ne tre fort'a. Fort'ul'o kiel vi tuj super'os li'n, se neces'e.”

Bob konsent'as, kvankam, se dir'i la ver'o'n, kun iom dub'a esprim'o.

Ĉapitr'o 21 (Du'dek Unu)

Gerda sent'as si'n pli bon'e. Ŝi ĵus fin'is manĝ'i. For'ir'is Lind'a, Tom kaj la polic'an'o. Ŝi parol'as kun Bob, tre mal'laŭt'e. Ili ja dev'as atent'i, ĉu iu proksim'iĝ'as aŭ ne. Feliĉ'e, eĉ sen special'e aŭskult'i, ŝi ĉiam bon'e aŭd'is, sufiĉ'e fru'e, kiam la aĉ'ul'o ven'as. Bob plaĉ'as al ŝi. Li est'as grand'a kaj fort'a, kun esprim'o de bon'kor'a, si'n'don'em'a hund'o.

Ili parol'as pri si'a'j viv'o'j, pri la last'a'j okaz'aĵ'o'j. Kiam ŝi parol'as pri si'a edz'o, li'a vizaĝ'o ŝanĝ'iĝ'as, al'pren'as iom mal'ĝoj'a'n esprim'o'n. Ĉu li en'am'iĝ'us al ŝi?

Kaj jen aŭd'iĝ'as paŝ'o'j. Bob salt'as sub la lit'o'n, prov'as rapid'e trov'i ne tro mal'komfort'a'n pozici'o'n sub la lit'o. “Ne bru'i,” li dir'as al si, “plej grav'e, plej neces'e est'as ne bru'i!”

En'ven'as la gard'ant'o, la aĉ'a mal'gras'ul'o, kiu, per si'a'j vort'o'j pri manĝ'o, tiom sufer'ig'is Gerdan. Sed ĉi-foj'e ŝi pov'os kontent'ig'i li'n. Kia plezur'o!

“Mi konsent'as,” kri'as Gerda, kiam la mal'dik'a aĉ'ul'o mal'ferm'as la pord'o'n. “Mi akcept'as vi'a'n propon'o'n. Mi ne plu el'port'as. Mi traduk'os vi'a'n aĉ'a'n paper'o'n. Liber'ig'u mi'a'n fil'in'o'n, kaj don'u al mi manĝ'i, mi pet'as.”

“Jen,” simpl'e dir'as la mal'dik'ul'et'o, kaj li el'pren'as el sak'o pan'o'n, kolbas'o'n, kuk'o'n, frukt'o'j'n, ĉokolad'o'n, kaj eĉ botel'o'n da lakt'o. Gerda manĝ'as silent'e; ŝi pov'us manĝ'i eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝ'is. Bob, aŭd'ant'e la manĝ'o'bru'o'n, pli kaj pli mal'sat'as, sed kio'n li pov'us far'i?

“Nu, bon'vol'u klar'ig'i al mi, kio est'as skrib'it'a sur tiu mal'nov'a paper'o,” la vizit'ant'o dir'as.

Kaj Gerda klar'ig'as. Ŝi rakont'as, ke tem'as pri la trezor'o de la Lum'o'serĉ'ant'o'j. La Lum'o'serĉ'ant'o'j est'is sekret'a societ'o, kiu nask'iĝ'is en la dek'kvin'a jar'cent'o kaj daŭr'is, jen fort'a, jen mal'fort'a, laŭ la epok'o'j, ĝis la mez'o de la dek'ok'a jar'cent'o. Ĝi hav'is membr'o'j'n en tre mult'a'j land'o'j, en popol'o'j plej mal'sam'a'j. Katolik'o'j, protest'ant'o'j, ortodoks'ul'o'j, jud'o'j, islam'an'o'j, budh'an'o'j kaj ali'a'j est'is membr'o'j de tiu inter'naci'a aŭ super'naci'a societ'o. Ili'a cel'o est'is sekret'e labor'i por la unu'ig'o de la mond'o, de la popol'o'j, por la harmoni'ig'o de la religi'o'j, kaj por ke la mal'sam'a'j tradici'o'j inter'kompren'iĝ'u. Ili est'is moral'a kaj filozofi'a elit'o. Ili est'is el'pens'int'a'j sekret'a'n lingv'o'n, kiu ebl'ig'is al ili komunik'i, el kiu ajn land'o aŭ popol'o ili est'is. La ŝtat'o'j, kiam ili mal'kovr'is la ekzist'o'n de la Lum'o'serĉ'ant'o'j, ek'tim'is tiu'j'n hom'o'j'n, mis'kompren'is ili'a'j'n cel'o'j'n, kaj ili'n persekut'is. Inter la Lum'o'serĉ'ant'o'j, tre riĉ'a'j hom'o'j trov'iĝ'is. Tial, laŭ divers'a'j mal'nov'a'j dokument'o'j, ili'a trezor'o est'as mult'valor'a.

Tiu ĉi paper'o est'as fot'o'kopi'o de dokument'o, kiu tre preciz'e indik'as, kie oni kaŝ'is la trezor'o'n.

Gerda klar'ig'as, traduk'as, kaj la vir'o not'as ĉiu'n detal'o'n sur et'a'n not'libr'o'n. Kiam ŝi fin'is, li dir'as:

“Dank'o'n. Nun ni hav'as, kio'n ni dezir'is. Mi for'ir'as. Mi las'as vi'n tie ĉi. Ni decid'os post'e, kio'n ni far'os el vi. Adiaŭ, bel'ul'in'o, adiaŭ.”

Nur post kiam la pord'o ferm'iĝ'is kaj la bru'o de la paŝ'o'j for'sven'is, aŭd'iĝ'as de sub la lit'o voĉ'o, kiu dir'as:

“Ĉu vi las'is al mi iom de tiu kuk'o?”

Ĉapitr'o 22 (Du'dek Du)

Baldaŭ ven'is la polic'an'o'j, por ili'n liber'ig'i. Gerda re'ir'is hejm'e'n, al si'a'j fil'in'o kaj edz'o. Sed Bob rapid'is al la flug'haven'o. Li vol'is ĉe'est'i kun Lind'a kaj Tom, kiam la polic'an'o arest'os la kapt'int'o'j'n de Gerda.

Est'is sufiĉ'e mult'e'kost'a vojaĝ'o, sed la famili'o de Gerda — riĉ'a famili'o — pag'is por ili la bilet'o'n, tiel esprim'ant'e si'a'n dank'em'o'n.

Ĉar la polic'an'o kaj la ge'jun'ul'o'j sci'is pli fru'e ol la ŝtel'ist'o'j, kie trov'iĝ'as la trezor'o, ili hav'is mult'e da temp'o por prepar'i si'n. Ili ne dub'is, ke la ali'a'j ven'os kiel ebl'e plej baldaŭ, kaj ke la tut'a band'o ven'os. Kutim'e tia'j hom'o'j ne fid'as si'n reciprok'e, kaj vol'as kun'e ĉe'est'i por cert'iĝ'i, ke neni'u kaŝ'os por si part'o'n de la trov'aĵ'o.

La lok'o indik'it'a trov'iĝ'is ĉe la pied'o de mont'o, en kavern'o, kie, vid'ebl'e, neni'u paŝ'is jam de jar'o'j.

“Feliĉ'e, ke ili ne kaŝ'is tiu'n trezor'o'n trans la mar'o, ekzempl'e sur insul'o, kie'n nur per ŝip'o oni pov'as ir'i. Se est'is ver'e inter'naci'a societ'o, kiel Gerda dir'is, tio est'is ebl'a, ĉu ne?” Tiel parol'is Lind'a.

“Vi prav'as,” dir'is Tom. “Mi tut'e ne ŝat'us vojaĝ'i ŝip'e. La mar'o ĉiam ig'as mi'n mal'san'a. Mi ŝat'as rigard'i la mar'o'n, rest'i ĉe la mar'o, liber'temp'i apud la mar'o, sed ne vojaĝ'i per ŝip'o sur ĝi: ŝip'o'j konstant'e danc'as sur la mar'o, kaj ili'a danc'o tut'e ne plaĉ'as al mi. Feliĉ'e, ke hodiaŭ oni pov'as ir'i preskaŭ i'e'n ajn aviad'il'e. Aviad'il'o'j preskaŭ tut'e ne danc'as. Sed eĉ aviad'il'o'j nur du'on'e plaĉ'as al mi. Plej mult'e mi prefer'as, kiam mi vetur'as sur ter'o, sur bon'a firm'a ter'o. Mi bezon'as sub mi i'o'n pli firm'a'n ol akv'o kaj aer'o. Plej plaĉ'e est'as promen'i pied'e sur bon'a ter'a voj'o. Mi...”

Sed Lind'a inter'romp'is li'a'n parol'ad'o'n, iom strang'a'n en tiu'j kondiĉ'o'j, en kiu'j ili trov'iĝ'is:

“Kiam al'ven'os la trezor-serĉ'ant'o'j, laŭ vi'a opini'o?” ŝi demand'is la polic'an'o'n.

“Morgaŭ, tut'e cert'e. Ili ne pov'us al'ven'i hodiaŭ, ĉar ne plu est'is aviad'il'o post la ni'a, kaj aŭt'e ili bezon'us la tut'a'n nokt'o'n. Ver'ŝajn'e Bob flug'os en la sam'a aviad'il'o.”

La temperatur'o est'is plaĉ'a, kaj bel'a la veter'o. Ili star'ig'is si'a'n tend'o'n en la proksim'ec'o, tamen bon'e pri'zorg'ant'e, ke ĝi ne est'u vid'ebl'a por al'ven'ant'o'j. La sol'a manier'o, laŭ kiu la trezor'serĉ'ant'o'j pov'us al'ven'i antaŭ la morgaŭ'a tag'o, est'us, ke ili flug'u per mal'grand'a aviad'il'o, special'e lu'it'a. Sed lu'i special'a'n aviad'il'o'n kost'as tiel mult'e, ke plej ver'ŝajn'e ili ne uz'os tiu'n rimed'o'n.

La sekv'ant'a'n maten'o'n, ni'a'j amik'o'j vek'iĝ'is fru'e. Tuj la polic'an'o kaj la ge'student'o'j aranĝ'is, ke ĉiu el ili, unu post la ali'a, gard'o'star'os en lok'o, de kie ebl'as facil'e observ'i la sol'a'n voj'o'n — aŭ pli ĝust'e voj'aĉ'o'n — laŭ kiu oni pov'as proksim'iĝ'i al la kavern'o, kaj ke ĉiu hav'os en la kavern'o si'a'n difin'it'a'n kaŝ'ej'o'n.

Post tri hor'o'j da atend'ad'o, io fin'e okaz'is. Lind'a, kiu gard'o'star'is en la iom alt'a observ'ej'o, far'is la decid'it'a'n signal'o'n, kaj rapid'e kur'is de supr'e al si'a'j kun'ul'o'j.

“Aŭt'o al'ven'as!” ŝi kri'is.

En tiu eg'e sol'ec'a region'o, kiu pov'us ven'i aŭt'e per tiu ter'a voj'aĉ'o, se ne la trezor'serĉ'ant'o'j? La tri atend'ant'o'j si'n kaŝ'is, ĉiu en si'a difin'it'a lok'o, mal'antaŭ rok'o'j, da kiu'j oportun'e trov'iĝ'is mult'e en la kavern'o.

Ĉapitr'o 23 (Du'dek Tri)

Post du'on'hor'o, iu en'ven'is. Est'is Bob!

“Kie si'n kaŝ'as la Lum'serĉ'ant'o'j?” li kri'is, “ĉu en la mal'lum'o?”

La ali'a'j si'n montr'is.

“Re'kaŝ'u vi'n, ili tuj al'ven'os,” li dir'is.

“Kiel vi far'is por antaŭ'i ili'n?”

“Dank’ al Gerda: ŝi telefon'e aranĝ'is, ke vetur'il'o atend'u mi'n ĉe la flug'haven'o, kaj ke ŝofor'o mi'n vetur'ig'u ĉi tie'n. Mon'o solv'as mult'a'j'n problem'o'j'n, kaj ŝi est'as riĉ'a, kiel vi sci'as; ŝi don'is tre preciz'a'j'n indik'o'j'n por ebl'ig'i al la ŝofor'o trov'i la lok'o'n, kaj jen mi est'as. Sed ni'a'j trezor'serĉ'ant'o'j tuj al'ven'os. Ili flug'is en la sam'a aviad'il'o, kiel mi, kaj kiam la ŝofor'o mi'n trov'is, mi vid'is ili'n ir'i al ofic'ej'o, kie oni lu'as aŭt'o'j'n.”

Tom kur'is supr'e'n al la observ'ej'o. Post kelk'a'j minut'o'j, la ali'a'j aŭd'is li'a'n signal'o'n.

En'ven'is la kavern'o'n fleg'ist'in'o Mart'a, ŝi'a frat'o la alt'a blond'ul'o, la mal'gras'ul'o, kiu rilat'is kun Gerda, kiam ŝi est'is mal'liber'a, kaj du ali'a'j vir'o'j.

“Profesor'o Ronga!” mir'e dir'is al si la tri ge'student'o'j, kaj tuj post'e ili al'don'is: “Kaj Profesor'o Fergus!”

La unu'a instru'is lingv'ist'ik'o'n, la du'a angl'a'n literatur'o'n.

Laŭ la mal'nov'a dokument'o, la trezor'o trov'iĝ'is en kofr'o met'it'a en kav'o aranĝ'it'a en la rok'o'j, kaj la ŝton'o'j, kiu'j ĝi'n kovr'is kaj kaŝ'is, kuŝ'is laŭ preciz'a desegn'o. Fakt'e, la ĝust'a lok'o est'is indik'it'a per sign'o'j tiel mult'a'j, kvankam diskret'a'j, ke la pas'ad'o de l’ jar'cent'o'j ne pov'u for'pren'i ĉiu'j'n. Pro tiu'j preciz'a'j indik'o'j, la ĝust'a lok'o iĝ'is rapid'e trov'it'a. La grup'o for'pren'is la kaŝ'ant'a'j'n ŝton'o'j'n. Montr'iĝ'is, ke la kav'o est'is plen'ig'it'a per kork'o kaj divers'a'j ali'a'j substanc'o'j, kies cel'o ver'ŝajn'e est'is protekt'i la kofr'o'n kontraŭ mal'sek'ec'o.

La kofr'o, kiu'n ili el'tir'is, ne est'is tre grand'a, nek special'e bel'a aŭ valor'a. Ĝi est'is ŝlos'it'a. Per si'a'j il'o'j, ili ĝi'n mal'ferm'is.

Ĉapitr'o 24 (Du'dek Kvar)

“Nur paper'o!” kri'is Ronga.

“Ankaŭ est'as libr'o!” dir'is Mart'a, sed jam Ronga laŭt'leg'is: “Tie ĉi kuŝ'as la Trezor'o de la Lum'o. Pro la daŭr'a persekut'ad'o, la Sankt'a kaj Sekret'a Frat'ar'o de la Lum'o-Serĉ'ant'o'j baldaŭ ĉes'os ekzist'i. Sed ĝi'a Spirit'o plu viv'os. Iu'n tag'o'n, hom'o'j re'trov'os la Sankt'a'j'n Princip'o'j'n kaj re'komenc'os ili'n aplik'i. Por ili est'as ĉi tie kaŝ'it'a la Trezor'o de la Lum'o.”

“Ĝi est'as skrib'it'a en la Special'a Lingv'o de la Frat'ar'o, sed cert'e hom'o'j trov'iĝ'os, kiu'j ĝi'n pov'os kompren'i. La Trezor'o konsist'as el la art'o praktik'e aplik'i kaj defend'i la Ver'o'n, la Just'ec'o'n, la Dign'ec'o'n, la Respekt'o'n al ĉiu hom'o, la Inter'kompren'o'n, la Honest'ec'o'n, la Am'o'n, la Kompat'em'o'n kaj la Kon'o'n de si mem kaj de si'a ĝust'a lok'o.”

“Por la Frat'ar'o, la Spirit'a'j Valor'o'j est'as la plej alt'a'j. Tial ĝi'a Trezor'o est'as pur'e Spirit'a.”

“Al vi, hom'o, kiu trov'is ĝi'n, trans mult'a'j aŭ mal'mult'a'j tag'o'j, semajn'o'j, monat'o'j, jar'o'j, jar'dek'o'j aŭ jar'cent'o'j, Salut'o'n kaj Frat'ec'o'n!”

* * *

Ili sid'is en komfort'a'j brak'seĝ'o'j en la hejm'o de Gerda.

“Kio okaz'is post'e?” ĉi-last'a demand'is.

“Ni mal'kaŝ'is ni'n, kaj mi ili'n arest'is,” dir'is la polic'an'o. “La lok'a polic'o est'is antaŭ'e inform'it'a, kaj en'ŝlos'is ili'n.”

“Ĉu vi sci'as, kiel komenc'iĝ'is la afer'o?” sci'vol'is Tom.

“Proksim'um'e. Kiam Mart'a est'is fleg'ist'in'o en la hospital'o, ŝi ĉe'est'is kirurgi'a'n operaci'o'n de histori'ist'o, Prof. (=Profesor'o) Kosadi. Kiam ĉi-last'a est'is du'on'e dorm'ant'a, du'on'e vek'iĝ'ant'a, li parol'is ne'konsci'e pri la trezor'o de la Lum'o'serĉ'ant'o'j. Li dir'is, ke tem'as pri mal'nov'a societ'o, elit'a, tre riĉ'a, pri kies trezor'o li ek'sci'is hazard'e leg'ant'e en la Vatikan'a Bibliotek'o.”

“Jes,” daŭr'ig'is Gerda. “Tiu'n part'o'n de la afer'o mi kon'as. Li far'is histori'a'n esplor'o'n en la Bibliotek'o Vatikan'a. Inter la paĝ'o'j de mal'nov'a libr'o, li trov'is dokument'o'n en la sekret'a lingv'o de la Lum'o'serĉ'ant'o'j. Li antaŭ'e kelk'temp'e interes'iĝ'is pri tiu sekret'a societ'o inter'naci'a, kaj iom kompren'is ĝi'a'n sekret'a'n lingv'o'n. Li kompren'is, ke tiu paper'o indik'as, kie trov'iĝ'as la trezor'o de la Lum'o'serĉ'ant'o'j, sed mem ne pov'is traduk'i ĉiu'j'n detal'a'j'n indik'o'j'n. Li ricev'is la permes'o'n fot'o'kopi'i la dokument'o'n. Foj'e, kiam ni renkont'iĝ'is, li parol'is pri tio al mi. Li dir'is, ke ebl'e hom'o'j prov'os trov'i tiu'n trezor'o'n, ĉar pli kaj pli mult'a'j person'o'j interes'iĝ'as pri la mal'nov'a'j sekret'a'j societ'o'j. Li sci'is, ke mi est'as la sol'a person'o en la mond'o, kiu ver'e ĝis'fund'e stud'is tiu'j'n mal'nov'a'j'n sekret'a'j'n lingv'o'j'n, kaj li pet'is mi'n solen'e promes'i, ke mi neniam kun'labor'os kun hom'o'j serĉ'ant'a'j la trezor'o'n pro materi'a interes'o.”

“Kio'n li vol'is, ke oni far'u pri ĝi?” Lind'a demand'is.

“Ke ĝi trans'ir'u al iu muze'o aŭ ŝtat'a instituci'o.”

Tom inter'ven'is:

“Kiel Mart'a ricev'is la fot'o'kopi'o'n?”

“Tio'n ŝi mem klar'ig'is al mi,” respond'is la polic'an'o: “ŝi konstat'is, ke la substanc'o uz'it'a antaŭ la operaci'o por dorm'ig'i la profesor'o'n est'as unu el tiu'j, kiu'j'n oni kelk'foj'e uz'as por t.n. (= tiel nom'at'a) narkoanaliz'o. Post la operaci'o, kiam la profesor'o kuŝ'is en si'a ĉambr'o — li hav'is privat'a'n ĉambr'o'n kaj do est'is sol'a — ŝi injekt'is al li tiu'n substanc'o'n, kaj pri'demand'is li'n. Sub la influ'o de la koncern'a substanc'o, oni dorm'as, sed dorm'ant'e aŭd'as kaj respond'as demand'o'j'n, ĝeneral'e dir'ant'e la ver'o'n. Li do dorm'e respond'is al ŝi. Per tiu metod'o ŝi ek'sci'is pri tio, ke nur unu person'o en la mond'o, nom'e Gerda, kompren'as tiu'n sekret'a'n lingv'o'n, kaj pri mult'a'j ali'a'j afer'o'j.”

Ĉapitr'o 25 (Du'dek Kvin)

“Sed vi ne respond'is pri la fot'o'kopi'o!”

Ho, pardon'u. La profesor'o hav'is ĝi'n en si'a paper'uj'o. Li fart'is tre mal'bon'e post la operaci'o. Mart'a simpl'e pren'is la dokument'o'n el li'a paper'uj'o, dum li dorm'is; ŝi ja sci'is, ke li ne viv'os long'e. Li fart'is mal'bon'e. Li'a san'stat'o ne las'is mult'e da esper'o. Fakt'e, li baldaŭ mort'is post tio. Neni'u do zorg'is pri la mal'aper'int'a paper'o.”

“Kiel Ronga en'miks'iĝ'is en la aranĝ'o'n?”

“Li est'is la am'ant'o de Mart'a, kaj ŝi rakont'is al li. Li viv'as tia'manier'e, ke li daŭr'e bezon'as mult'e da mon'o. Li organiz'is la afer'o'n. Est'as li kaj koleg'o Fergus, kiu'j for'port'is Gerdan, post kiam ili bat'is Bob sen'konsci'a. La ofic'ej'o de Fergus est'as tut'e proksim'a. Tie'n ili port'is ŝi'n, kaj tie ili atend'is, ĝis la voj'o est'is liber'a kaj ili pov'is vetur'ig'i ŝi'n al la for'las'it'a dom'o.”

Gerda parol'is:

“La frat'o de Mart'a plur'foj'e vizit'is mi'n, antaŭ kelk'a'j monat'o'j. Li prov'is ig'i mi'n traduk'i por li la dokument'o'n. Sed kiam mi demand'is, de kie li ricev'is ĝi'n, li hezit'is, iom pal'iĝ'is, ne respond'is tuj, kaj mi kompren'is, ke li ne ag'is honest'e. Mi memor'is la vort'o'j'n de Prof. Kosadi, kaj mal'akcept'is kun'labor'i. Sed li re'ven'is unu'foj'e, du'foj'e, tri'foj'e. Mi ĉiu'foj'e rifuz'is. Kiam mi post'e ricev'is invit'o'n instru'i pri mal'nov'a'j sekret'a'j lingv'o'j en la kadr'o de kurs'o de Prof. Ronga, mi tut'e ne imag'is, ke est'as rilat'o inter Ronga kaj la jun'ul'o, kiu tiel oft'e ven'is al mi'a hejm'o insist'i, por ke mi traduk'u la paper'o'n pri l’ trezor'o.”

“Jes,” dir'is Tom. “Pro vi'a plur'foj'a rifuz'o ili el'pens'is tiu'n plan'o'n. Kapt'i vi'n kaj per'fort'e dev'ig'i vi'n traduk'i la tekst'o'n.”

“Tiom da risk'o'j kaj zorg'o'j por neni'o!” koment'is Gerda. “Kia mal'saĝ'ec'o! Kia stult'ec'o!”

“Jes. Amator'o'j,” dir'is la polic'an'o mal'estim'e. “Ili ag'is amator'e ek'de la komenc'o. Pro tio ni tiel facil'e ili'n kapt'is. Sed pri tiu amator'ec'o vi dank'u Di'o'n, Gerda. Pro tiu amator'ec'o ni pov'is liber'ig'i vi'n, kaj vi plu viv'as. Ne'amator'o'j en simil'a situaci'o ne hezit'us: vi'n uz'int'e, ili vi'n mort'ig'us.”

“Ĉu ver'e?”

“Jes. Vi sci'is tro mult'e. Est'us tro danĝer'e las'i vi'n viv'i. Sincer'e, vi pov'as dank'i Di'o'n, ke nur amator'o'j plan'is kaj real'ig'is tiu'n afer'o'n.”

Gerda silent'is, pens'em'a.

“Terur'e!” ŝi fin'e dir'is. “Ĉia'okaz'e, mi plej sincer'e dank'as vi'n, ĉiu'n el vi. Vi ag'is mir'ind'e. Vi sav'is mi'n kaj mi'a'n fil'in'o'n. Sed, Bob, kio'n vi opini'as pri la tut'a afer'o? Vi ankoraŭ dir'is neni'o'n.”

Bob rigard'is ŝi'n, kun iom strang'a esprim'o.

“Mi plezur'e trink'us glas'o'n da brand'o,” li dir'is. Kaj li rest'is mal'ĝoj'et'a, dum ĉiu'j ali'a'j ek'rid'is.

Nov'a Mister'o!

Kar'a Kaj Estim'at'a Leg'int'o,

Vi leg'is ĉi tiu'n aventur'o'n ĝis la fin'o. Sen'dub'e vi est'as kontent'a, ke ĉio fin'iĝ'is bon'e. Sed ĉu vi rimark'is, ke en la rakont'o grav'a kontraŭ'dir'o trov'iĝ'as? Ali'vort'e, en unu lok'o la aŭtor'o dir'as i'o'n, kaj en ali'a li dir'as la kontraŭ'o'n. Vi ne rimark'is, ĉu ver'e? Bedaŭr'ind'e! Nun vi dev'os re'leg'i la tut'a'n tekst'o'n por trov'i, pri kio tem'as. Leg'u atent'e, kaj se post unu leg'ad'o vi ne trov'is, re'leg'u du'a'n foj'o'n, tri'a'n foj'o'n, ktp. Cert'e vi fin'e trov'os. Kaj se ne, nu, la vort'o'j kaj esprim'manier'o'j de Esperant'o pli bon'e met'iĝ'os en vi'a'n kap'et'o'n...